Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia serba paralelulo Ana Brnabic

(GMT+08:00) 2019-04-12 12:36:43     Redaktoro:Xiao

Ĵaŭde posttagmeze en Dubrovnik de Kroatio, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia serba paralelulo Ana Brnabic.

Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Serbio tenis tendencon de bona disvolvado kaj la duflanka kunlaboro stabile disvolviĝis en la lastaj jaroj. Ĉinio plu klopodos kun Serbio por kunlaboro pri ekonomio kaj komerco, infrastruktura konstruado, pliigos personarajn kaj interpopolajn interŝanĝojn, kaj disvolvos la duflankajn rilatojn kaj kunlaboron.

Brnabic diris, ke la bona progreso de la hungar-serba fervojo plifortigis la rilatojn inter Serbio kaj Ĉinio. La serba flanko deziras labori kun Ĉinio por kunlaboro en infrastruktura konstruado, evoluado de mineralaj resursoj, energio, aŭto, financo, kulturo, turismo kaj aliaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin