Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia bulgara paralelulo Boyko Borisov

(GMT+08:00) 2019-04-12 12:34:08     Redaktoro:Xiao

Ĵaŭde posttagmeze en Dubrovnik de Kroatio, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia bulgara paralelulo Boyko Borisov, kiu partoprenos en la 8a pintkunveno de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

Li diris, ke en tiu ĉi jaro venos la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Bulgario, kaj la ĉina flanko jam amplekse aranĝos serion da festaj aktivadoj. Sekve de tio, la duflankaj rilatoj ankaŭ renkontos novan ŝancon. Ĉinio fortigos kunlaboron inter la du landoj pri infrastrukturaj projektoj, agrikultura scienco kaj aliaj kampoj, kaj plu disvolvos interpopolajn interŝanĝojn. En la bulgara ĉefurbo Sofio oficiale malfermiĝos la centro de la ĉina kulturo.

Borisov diris, ke Bulgario plu profundigos interligon kun Ĉinio por rikolti pli efektivajn fruktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin