Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia ĉeĥa paralelulo Andrej Babis

(GMT+08:00) 2019-04-12 12:38:32     Redaktoro:Xiao

Ĵaŭde posttagmeze en Dubrovnik de Kroatio, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia ĉeĥa paralelulo Andrej Babis.

Li montris, ke Ĉinio kaj Ĉeĥio havas 70-jaran historion de pragmata kunlaboro depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La ĉina flanko aktive klopodos kune kun la ĉeĥa flanko por esploro de novtipa reĝimo de kunlaboro kun regionaj landoj kaj akcelos komercan ekvilibron. Ĉinio plu pliigos la duflankan pragmatan kunlaboron en industrio, nuklea energio kaj aliaj kampoj.

Babis diris, ke Ĉeĥio bonvenigos la investon de Ĉinio, kaj plu fortigos pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en trafiko, energio, turismo kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin