Li Keqiang ĉeestis la inaŭguron de la 9a ekonomia kaj komerca forumo por Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj

(GMT+08:00) 2019-04-13 13:32:50     Redaktoro:Xiong

Antaŭtagmeze de la 12a de aprilo laŭ la loka tempo, en Dubrovnik, la ĉina ĉefministro Li Keqiang kun gvidantoj el la 16 centr- kaj orient-eŭropaj landoj kune ĉeestis la inaŭguron de la 9a ekonomia kaj komerca forumo por Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj kaj faris salutparolon.

Li Keqiang diris, ke la "Kunlaboro 16 + 1" sin tenas vigle energia kaj viveca, kaj ĝia baza apogo kuŝas en ĉiam pli disvolviĝanta kunlaboro de ekonomio kaj komerco. Kvankam la pasintjare monda komerco kreskis malpli rapide, tamen la komerca sumo inter Ĉinio kaj la 16 landoj siaflanke kreskis je 21% kaj estis la plej alta en la historio. La kunlaboro en triaflanka merkato trovis novan progreson, la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo" akiris novajn atingojn, la interligiĝo inter bazaj instalaĵoj akceliĝis multe, kaj la kunagadoj en aliaj kampoj antaneniĝis ankaŭ rimarkinde.

En la inaŭguro partoprenis pli ol 1 000 registaraj, industriaj kaj komercaj reprezentantoj el Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin