Li Keqiang ĉeestis la 8an renkontiĝon de gvidantoj el Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj

(GMT+08:00) 2019-04-13 14:51:08     Redaktoro:Xiong

La 12an de aprilo laŭ la loka tampo, en Dubrovnik, la ĉina ĉefministro Li Keqiang kun gvidantoj el la 16 centr- kaj orient-eŭropaj landoj ĉeestis la 8an renkontiĝon de gvidantoj el Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj. La kunvenon prezidis la kroatia ĉefministro Andrej PLENKOVIĆ. Grekio, kiel oficiala membro de la "Kunlaboro 16 + 1", partoprenis en la kunveno. Eŭropa Unio, Aŭstrio, Belorusio, Svisio kaj EBRD (la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Disvolvo), kiel observantoj, ĉeestis ĝin.

En sia salutparolo Li Keqiang diris, ke la "Kunlaboro 16 + 1" estas konsistiga parto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, kaj ĝi estas utila akceli la procezon de la eŭropa integriĝo kaj progresigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio.

Li Keqiang substrekis, ke la "Kunlaboro 16 + 1" insistas en la principo je reciproka respekto kaj egala trakto, en la spirito je malfermo kaj toleremo, en la internaciaj universalaj reguloj kaj en la estimo al la respondecoj kaj devoj por tiuj el la 16 landoj, kiuj estas membroj de EU. Ĝi, destinita kiel por komerco kaj investo, tiel ankaŭ por ekonomio kaj kulturo, povas akceli ekvilibran evoluon de Eŭropo kaj fariĝi grava kolono de ĉiuflanka kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin