Posttagmeze de la 12a de aprilo laŭ la loka tempo, post kiam la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis en Dubrovnik la 8an renkontiĝon de gvidantoj el Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj, li kaj la kroata ĉefministro Andrej PLENKOVIĆ kune intervidiĝis kun raportistoj.
La du partioj pozitive taksis la novan progreson akiritan de la "Kunlaboro 16 + 1" inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj, unuanime opiniante, ke tiu ĉi renkontiĝo estas altefika kaj fruktodona. La kunveno aprobis la "Dubrovnikan programon pri kunlaboro inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj", kiu donas estontan direkton al la "Kunlaboro 16 + 1". Ĉiuj partioj esprimis bonvenigon al Grekio, ke ĝi oficiale fariĝis membro de la "Kunlaboro 16 + 1", kio plene montras, ke la "Kunlaboro 16 + 1" estas vigle energia kaj viveca.