Li Keqiang intervidiĝis kun la montenegra ĉefministro Dusko Markovic

(GMT+08:00) 2019-04-13 17:35:07     Redaktoro:Xiong

La 12an de aprilo laŭ la loka tempo, en Dubrovnik, la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis la montenegra ĉefministro Dusko Markovic.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio konservas tradiciajn amikajn rilatojn kun Montenegro, kaj ilia politika interfido estas profunda. Ĉinio volas kune kun Montenegro plifortigi kunlaboron en ekonomio, komerco, investo, pura energio kaj aliaj kampoj, kaj kuraĝigi la dulandajn entreprenojn fari komercon laŭ la merkataj principoj. Ĉinio esperas, ke la du partioj senĉese akiru ĝojindajn fruktojn kaj kune disvolvu la dulandajn amikecon kaj kunlaboron.

Dusko Markovic diris, ke la rilatoj inter Montenegro kaj Ĉinio estas bonaj kaj ĉiam disvolviĝantaj antaŭen. Montenegro esperas intensigi kunlaboron kun Ĉinio en trafiko, industrio, verda energio kaj tiel plu. Montenegro aktive partoprenas en la kunlaboro inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj, kun la atendo, ke la dulandaj rilatoj evoluu pli antaŭen, kaj tio feliĉigu la dulandajn popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin