Prezidanto de la sudana transira milita komisiono demisiis

(GMT+08:00) 2019-04-13 18:10:51     Redaktoro:Xiong

Laŭ raporto de la sudana oficiala televidstacio, Awad Mohamed Ahmed Ibn Auf, la prezidanto de la sudana transira milita komisiono, tiutage proklamis demisii.

Vespere de la 12a de aprilo Ibn Auf faris televidan paroladon. Li diris, ke "por la bono de la ŝtato" li abdikis la prezidantecon de la transira milita komisiono, kaj la oficon prenis Abdel Fattah Burhan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin