Inaŭguriĝis la 9a Pekina Internacia Filmfestivalo omaĝe al la 70a naskiĝtago de la nova Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-04-14 15:16:06     Redaktoro:Xiong

"Printempe venu al Pekino spekti la plej bonajn filmojn el la mondo." Denove la rendevuo de filmoj alvenis je fiksita dato. Vespere de la 13a de aprilo la 9a Pekina Internacia Filmfestivalo inaŭguriĝis en la Nacia Cifereca Filmprodukta Bazo Zhongying, direktita de la Nacia Filma Buroo kaj organizita de la Ĉina Komunikila Grupo kaj de la pekina popola registaro. Shen Haixiong, vicministro pri centra komunikado, direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo kaj prezidanto de la Organiza Komitato de la 9a Pekina Internacia Filmfestivalo, proklamis la festivalon malfermita.

Ĉi-jare ĝuste estas la 70-jariĝo de la fondiĝo de la nova Ĉinio, kaj sekve la festivalo prenis al si la temon "Lando – Hejmo". Ĉiuj filmoj por la inaŭguro de la festivalo estis kunlabore ellaboritaj de filmistoj. Ĉinaj kaj fremdlandaj filmistoj kolektiĝas kune, salutante al la filma spirito sin dediĉi al fajna prezentado kaj sentante la interŝanĝiĝon kaj kunfandiĝon de ĉina kaj okcidenta filmkulturoj.

La loko de la inaŭguro kaj la festivalaj kinejoj estas plene kovritaj per la 5G-signaloj fare de la Ĉina Komunikila Grupo. Tio estas la unua fojo, ke la Ĉina Komunikila Grupo 5G-signale faras surlokan elsendon pri filma festivalo.

Sume 775 filmoj el 85 landoj sin registris al la festivalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin