Sudana transira milita komisiono proklamis nuligi noktan elirmalpermeson en la tuta lando

(GMT+08:00) 2019-04-14 15:47:10     Redaktoro:Xiong

La prezidanto de la sudana transira milita komisiono, Abdel-Fattah Al-Burhan deklaris en la 13a de aprilo, ke la nokta elirmalpermeso estu nuligita sfere de la tuta lando.

En elsendo de la sudana oficiala televidstacio Al-Burhan faris deklaron. Li proklamis nuligi la noktan elirmalpermeson, malliberigi ĉiujn homojn prijuĝitajn kaj retenitajn laŭ la leĝo pri kriza stato fare de la eksa registaro de Omar al-Bashir.

Samtempe Al-Burhan substrekis, ke li penas protekti la ŝtatan sekurecon kaj ke ĉiuj, kiuj implikiĝis en la sanga evento, estos enketitaj je responso. Li alvokis al la sudanaj civitanoj revenigi la socian vivon al normaleco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin