IMFK alvokis alpreni rimedojn por mildigi la tutmonde ekonomian riskon

(GMT+08:00) 2019-04-14 17:50:44     Redaktoro:Xiong

La Internacia Mona kaj Financa Komitato (IMFK), la politikofara institucio de la Internacia Mona Fonduso (IMF), alvokis al ĉiuj landoj daŭre alpreni rimedojn por mildigi la tutmonde ekonomian riskon, altigi la tenacecon de ekonomio kaj, laŭ bezono, rapide solidigi la kreskon de ekonomio.

La 39a ministronivela kunveno de IMFK en tiu tago finiĝis en Vaŝingtono. La komunikaĵo aperigita post la kunveno asertas, ke la tutmonda ekonomio kreskas malpli rapide kaj en tio ankoraŭ estas risko. La komunikaĵo montras, ke libera, justa kaj interfavoriga komerco de varoj, servoj kaj investoj estas ĉefa motoro de ekonomia kresko kaj dungado, por tio necesas solvi komercajn problemojn, subteni nepran reformon de IMF kaj plibonigi ĝian funkciadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin