Ĉu en ses monatoj aperos miraklo por Britio?

(GMT+08:00) 2019-04-15 18:49:39     Redaktoro:Xiong

Por Britio estas ankoraŭ malfacile eliri el Eŭropa Unio (EU). Estas la plej freŝa informo, kiu montras, ke la brita parlamento "tre probable" ricevos la proponon lanĉi duafojan referendumon por eliro el EU kaj faros diskuton pri ĝi.

Tiuj homoj, kiuj agas por dua referendumo, juĝis, ke en la unua referendumo la britoj ne havis bonan komprenon pri la ideo eliri el EU, kaj do tute ne konceptis, kio venos el ĝi; kaj nun ili pli bone komprenis la esencon de eliro el EU post la dujara trairado por sin tiri el EU kaj povas pli racie fari sian elekton.

Sed dua referendumo estigos la jenan problemon: ĉu tio ĉi estas "demokratio, pri kiu fieras la okcidentanoj? Se estos homoj, kiuj ne konsentos pri la rezulto de la dua referendumo, postulante alian voĉdonadon, kion do oni faros? Jen ankaŭ la kialo, pro kiu la brita ĉefministro Theresa May rezolute malaprobis duan voĉdonadon de publiko.

Laŭ la horaro donita de EU, Britio devus oficiale apartiĝi de EU je la 29a de marto, sed pro tio, ke la interkonsento atingita de Britio kaj EU novembre de 2018 estis neita de la malsupra ĉambro de la brita parlamento, la registaro de Theresa May estis devigita peti prokrasti la eliron.

En la lasta semajno EU alvokis urĝan kunvenon, en kiu ĉiuj partioj finfine venis al la kompromiso kun novaj limdato kaj kondiĉoj, permesante, ke Britio povu prokrasti sian eliron je ses monatoj – la fina dato estas la 31a de oktobro. En tiu permesita periodo Britio, kiel membro de EU, ankoraŭ ĝuos siajn rajtojn kaj interesojn en EU, kaj povos anticipi sian eliron, se nova interkonsento pri eliro permesos.

Ĉu do Britio plenumos sian eliron en ses monatoj? Estas malfacile antaŭdiri, ĉar la perspektivo de la intertraktado inter la registaro kaj la Laborista Partio estas neprognozebla. Se la intertrakto fiaskos, kien Britio iros?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin