Trump konfesis "tre bonajn rilatojn" kun Kim de KDPR

(GMT+08:00) 2019-04-15 11:13:13     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris sabate en socia komunikilo, ke li havas "tre bonajn" personajn rilatojn kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kaj ke estas utila al okazigo de la tria pintkunveno, ke la du landoj komprenas unu la alian pri starpunkto.

Kim diris vendrede, ke rilatoj inter li kaj Trump ne estas tiel malamikaj kiel tiuj inter la du landoj. Li aldonis, ke la KDPR atribuas grandan gavecon al traktado de demandoj per konsiliĝo, tamen ĝi ne interesiĝas pri la usona maniero por dialogo, en kiu Usono insistas pri siaj kondiĉoj kaj altrudas siajn postulojn al aliaj homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin