Novaĵoj (Aprilo 15)

(GMT+08:00) 2019-04-15 15:40:19     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Japanio okazigis 5an altnivelan ekonomian dialogon; Sudana milita konsilio transdonos potencon al civila registaro ene de du jaroj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kunprezidis la kvinan altnivelan ekonomian dialogon inter Ĉinio kaj Japanio kun vizitanta japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono.

Wang diris, ke la ĉina-japanaj rilatoj revenis al la ĝusta vojo, kaj rikoltis novajn atingojn per la komunaj klopodoj de la dulandaj gvidantoj kaj homoj de ĉiuj sociaj rondoj, kaj ke la kvara altnivela ekonomia dialogo, kiu estis rekomencita post ok-jara interrompo en la lasta aprilo, efike akcelis politikan komunikadon kaj pragmatan kunlaboron. Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, dum Japanio eniros la novan epokon "Reiwa", kaj ke la du landoj devas sekvi la gravan konsenton atingitan de la dulandaj gvidantoj kaj komune konstrui duflankajn ekonomiajn rilatojn por kontentigi la bezonojn de la nova epoko. La du flankoj devos fari konstantan progreson en antaŭenigo de duflanka investa kaj komerca kunlaboro, kune konstrui la Zonon kaj Vojon, kaj aktive esplori kunlaboron en triapartia merkato kaj lokan kunlaboron. Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Japanio devas komune klopodi por antaŭenigi liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado, konservi komercan medion de egaleco, justeco kaj nediskriminacio, akceli intertraktadojn pri la Regiona Kompleta Ekonomia Partnereco kaj liberkomerca interkonsento inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj protekti multflankecon kaj liberkomercan reĝimon.

Kono diris, ke ekonomia kunlaboro estis grava fundamento kaj movforto por rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio. Fronte al tutmonda situacio de intensa necerteco, la du flankoj devas komune protekti la multflankan komercan mekanismon bazitan sur reguloj.

Antaŭ la dialogo, Wang kaj Kono kune ĉeestis la malferman ceremonion de la Jaro por Akcelo de Ĉina-Japanaj Junularaj Interŝanĝoj.

Wang diris en la ceremonio, ke paco kaj amikeco ĉiam estas la komuna aspiro de la popoloj de Ĉinio kaj Japanio. Fortigo de ĉina-japanaj junularaj interŝanĝoj havos profundan influon por akceli reciprokan komprenon kaj cementi popolan fundamenton por amikeco. Wang esperis, ke junuloj de la du landoj surŝultrigos la respondecon kaj mision kaj aktive agos por esti la plej viglaj gravaj fortoj de interŝanĝoj inter la du popoloj.

Kono diris, ke junuloj surŝultrigas la estontecon de japana-ĉinaj rilatoj, interkompreno kaj reciproka fido estas tre grava por stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li esperis, ke junuloj de la du landoj intensigos interŝanĝojn kaj kunlaboron, pliigos kontaktojn, ludos la rolon de ponto de japana-ĉina amikeco kaj kontribuos por profundigo de la duflankaj rilatoj.

La Ĝenerala Administracio de Doganoj diris lunde en gazetara komunikaĵo, ke ĉinaj doganoj konfiskis 7,48 tunojn da kontrabandita eburo dum agado en la 30a de marto de la kuranta jaro.

La administracio diris, ke tio estas la plej granda konfisko de kontrabandita eburo fare de ĉinaj doganoj de kelkaj jaroj. Dum la agado estis detruita internacia krima bando pri kontrabandado de eburo.

La gazetara komunikaĵo diris, ke ĝis nun, Ĉinio konfiskis 8,48 tunojn da eburo kaj eburaj produktoj kaj 500,5 tunojn da endanĝerigitaj specioj en 182 kazoj de kontrabandado kun 171 suspektatoj.

Usona prezidento Donald Trump diris sabate en socia komunikilo, ke li havas "tre bonajn" personajn rilatojn kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kaj ke estas utila al okazigo de la tria pintkunveno, ke la du landoj komprenas unu la alian pri starpunkto.

Kim diris vendrede, ke rilatoj inter li kaj Trump ne estas tiel malamikaj kiel tiuj inter la du landoj. Li aldonis, ke la KDPR atribuas grandan gavecon al traktado de demandoj per konsiliĝo, tamen ĝi ne interesiĝas pri la usona maniero por dialogo, en kiu Usono insistas pri siaj kondiĉoj kaj altrudas siajn postulojn al aliaj homoj.

La sudana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la transira milita konsilio metos bazon por regado de civila registaro kaj transdonos la potencon al civila registaro ene de la dujara transira periodo. La saman tagon, la transira milita konsilio diris, ke la venonta civila registaro ekskluzivos la partoprenon de la Partio de Nacia Kongreso gvidata de eksa prezidento Omar al-Bashir.

En la deklaro, la ministerio vokis al la internacia komunumo subteni la klopodojn de la transira milita konsilio por transformiĝo de la ŝtato por akceli ekvilibran kaj justan disvolvadon de Sudano. La deklaro promesis, ke Sudano observos internaciajn konvenciojn, konservos bonan najbarecon kun aliaj landoj kaj subtenos ekvilibrajn internaciajn rilatojn kaj esprimis la deziron konduki efikan ekonomian kunlaboron kun la internacia komunumo.

La deklaro diris ankaŭ, ke la sudana armeo prenis serion da rimedoj laŭ la alvoko de la popolo por fini krizojn de politiko, sekureco kaj socio en la lando.

Siria prezidento Bashar al-Assad diris dimanĉe, ke fortigo de rilatoj inter Sirio kaj Irako konformas al interesoj de la du popoloj kaj helpas bati terorismon.

La siria novaĵ-agentejo raportis, ke Bashar diris en renkontiĝo kun vizitanta iraka konsilisto pri nacia sekureco Falih al-Fayyadh, ke la nuna regiona kaj internacia situacio postulas, ke Sirio kaj Irako defendu nacian suverenecon kaj politikan sendependecon laŭ sia eblo fronte al la kaoso de komploto pri splitiĝo kaj konspiro de eksteraj fortoj.

Dum la renkontiĝo ili ankaŭ diskutis pri la duflankaj rilatoj kaj emfazis la bezonon disvolvi rilatojn inter la du landoj en diversaj kampoj.

Fayyadh diris, ke la venko de Sirio super terorismo estas ankaŭ la venko de Irako, kaj ankaŭ iu ajn milita progreso farita de Irako utilas al stabileco de Sirio.

Irana urĝhelpa departemento diris dimanĉe, ke la inundego, kiu daŭris unu monaton, mortigis 76 homojn kaj vundis almenaŭ 544 aliajn.

Laŭ la raporto, la inundego tuŝis 25 provincojn en Irano kaj kaŭzis kelkcent milionojn da usonaj dolaroj da ekonomia perdo. La pluvego estigis terlavangojn en montaraj regionoj, kio devigis loĝantojn foriri. Multaj pontoj, ŝoseoj, kampoj kaj akvoutiligaj instalaĵoj estis detruitaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin