La 38-a Pola Esperanto-Kongreso bonvenigas vin

(GMT+08:00) 2019-04-16 14:39:13     Redaktoro:Ĝoja

La 38-a Pola Esperanto-Kongreso okazos en Łochów en vojevosub honora patroneco de la urbestro s-ro Robert Mirosław Gołaszewski.

Amaskomunikila patroneco: Pola Retradio.
Kongresa temo: Historio de la Zamenhof-familio.
Organizanto: Pola Esperanto-Asocio
Tempo: 30.05-2.06.2019 (vendredo, sabato, dimanĉo)
Loko: Łochów, mazovia vojevodio
Kongresejo: Konferenca salono en la fervoja stacidomo, ĉe la str. Dolna

Programo – prezidanto anoncas programon laŭ la nuna stato

Ĵaŭdo - la 30-a de majo 2019

• 18:00 -19:00 gazetara konferenco

Vendredo - la 31-a de majo 2019

• Antaŭtagmeze akcepto de gastoj en kongresejo – konferenca salono en la fervoja stacidomo

• 15:00 – 16:00 solena malfermo de la Kongreso

• 16:00 – 16:15 enkonduko kaj prezentado de kongresa programo

• 16:15 – 17:00 prelego „Beleco kaj historio de la urbo Łochów"

• 17:00 – 17:50 filmo pri Lidia Zamenhof

• 18:00 - 18:50 prelego „Intervjuo vivanta amikino de Lidia Zamenhof"

• 19:00 - 19:50 kantegzercado kun la duopo Kajto

Sabato la 1-a de junio 2019

• 08:30 - 12:00 ekskurso al la koncentrejo Treblinka, paralele - Ĝenerala Kunsido de PEJ.

• 15:00 - 17:30 diskuto pri „Pola Esperantisto", prelego „Kiel monhelpi al Pola Esperanto-Asocio", diskuto „Problemoj de la pola esperanta movado".

• 18:00 – 19:45 koncerto de la ensemblo „Kajto" (ekstere)

• 20:00 – 20:50 egzercado – Kiel uzi fejsbukon

Dimanĉo la 2-a de junio

• 08:30 – 9:30 Sankta meso (en la apudpalaca preĝejo)

• 10:00 – 13:30 Ĝenerala Kunsido de Pola Esperanto-Asocio (pole)

• 10:00 – 13:00 promenado en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo

• 16:00 – 17:00 solena fermo de la Kongreso

Palaco en Łochów - tranoktejo de 38-a PEK 4

Tranoktoj:

Kongresanoj tranoktos en la hotelo Pałac Łochów, ĉe la str. Konopnickiej 1, en luksaj ĉambroj (1-3 personaj) jam ekde ĵaŭdo la 29-a de majo. Post elĉerpiĝo de lokoj, organizantoj havas rajton proponi alian hotelon kun aliaj prezoj.

Rimarko: Membroj de Pola Esperanto Junularo tranoktos en liceo, la str. Wyspiańskiego 18

Manĝado: Memstara. Proksimaj manĝejoj: Restoracio U Zamoyskiego, str. Marii Konopnickiej 1, - 0,3 km de la palaco, Restoracio Łochowianka, str. Żytnia 52, - 1,6 km de la palaco

Kromaj informoj:

La urbo Łochów situas ĉe la fervoja linio inter Varsovio kaj Bjalistoko. Ne ĉiuj trajnoj haltas en Łochów. Bonvolu atente kontroli trajnhoraron.

Ni kore invitas vin al Łochów en bela mazovia regiono. Venu al 38-a Pola Esperanto Kongreso. Aliĝilon vi trovos en retejo http://www.esperanto.pl/

Raporto el Aleksander Zdechlik

Rivero Bug apud Łóchów

Indiĝena vilaĝo apud Łóchów 16 km

Indiĝena vilaĝo apud Łóchów 16 km

Palaco en Łochów - tranoktejo de 38-a PEK 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin