Trump unuafoje konversaciis kun Carter pri Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-04-17 19:12:22     Redaktoro:Xiong

La 15an de aprilo la usona eksprezidento Jimmy Carter malkaŝis, ke du tagojn antaŭe prezidento Donald Trump unuafoje telefonis al li, volante kun li konversacii pri Ĉinio. Carter diris, ke Trump alparolis lin, ke li tre timas, ke Ĉinio superos Usonon, tamen la respondo de Carter estis ne timi la alvenon de la tempo. Carter juĝis krome, ke Usono estas "la plej militema lando en la monda historio", dum Ĉinio malŝparis neniun groŝon por milito, "jen kialo, ke ili antaŭiras nin."

Post pli ol du jaroj da la regado kaj travivado de multaj malfaciloj Trump unuafoje telefonis al sinjoro Carter kaj konfidence esprimis sian anksion pri Ĉinio. Tia ago estas komprenebla. Usono rolas kiel ĉefo de la mondo tro longe por kutimiĝi al la streĉiteco donita de aliaj. Nuntempe la totala kvanto de la ĉina ekonomio jam rompis la limon de 9 000 miliardoj da juanoj, kaj per tio Ĉinio solide trovas sin en la dua loko de la mondo. Do la anksio kaj dubo de Usono des pli peziĝas. Usono iompostiome perfidas la komencan intencon, kiun ĝi havis antaŭ 40 jaroj, kiam Ĉinio kaj Usono starigis al si diplomatiajn rilatojn, kaj eĉ difinis Ĉinion kiel sian strategie konkuran rivalon. Do Usono lanĉis komercan militon kontraŭ Ĉinio kaj misfamigis ĝin.

Kaj tamen la pli-ol-jara evoluo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono montras, ke tia kruda alpremo de Usono kontraŭ Ĉinio ne ricevis la efikon, kiun ĝi antaŭvidis, sed kontraŭe konfirmas la plurfojan averton de sinjoro Carter: Ĉinio ege gravas por la prosperiĝo de Usono. "Se ni ne povus bone rilati kun Ĉinio, tio damaĝos ambaŭ landojn, ne nur Ĉinion, ankaŭ Usonon ankaŭ en ekonomio."

Kiel do lasu Usonon "refoje grandiĝi"? Sinjoro Carter donis tre saĝan kaj strategian proponon: Usono ne metu multe da mono sur militon, nek esperu altrudi sian valorkoncepton al aliaj. "Se ni prenus 3 000 miliardojn da usonaj dolaroj por investi en baza konstruado de la usona armeo, tiam eble restus al ni 2 000 miliardoj. Ni havus altrapidajn fervojojn, pontoj ne disfalus, ŝoseoj estus bontenataj, kaj la sistemo de edukado estus tiel bona kiel en Sud-Koreio kaj Honkongo."

Sinjoro Carter rememoris, ke la plej signifa merito plenumita de li dum la restado en la Blanka Domo estis "normaligi la rilatojn inter Usono kaj Ĉinio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin