Afrikaj landoj ne akceptas tian taktikon

(GMT+08:00) 2019-04-17 19:59:26     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 17a de aprilo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio tenas bonvenigan kaj malferman sintenon pri tiuj internaciaj kunlaboraj partneroj, kiuj disvolvas kunlaboron kun Afriko, sed se Japanio, pro sia politika konsidero, prenas la afrikan ŝuldon kiel paroltemon kaj eĉ intencas misfamigi Ĉinion, estas kredeble, ke tia taktiko ne estas akceptita ĉe afrikaj landoj.

Estas raporto, ke la japana registaro decidis sendi financajn fakulojn al tiuj afrikaj landoj, kiuj ŝulde rilatas kun Ĉinio, kaj helpi al ili solvi tiujn financajn malfacilojn. Kaj por tio Japanio planas okazigi ĉi-jare aŭguste en Tokio internacian konferencon pri disvolvo de Afriko. Por tio Lu Kang komentis:

"Ĉinio tenas bonvenigan kaj malferman sintenon pri tiuj internaciaj kunlaboraj partneroj, kiuj disvolvas kunlaboron kun Afriko, kaj ĉiam proponas, ke la internacia komunumo koncentru siajn fortojn kaj pli bone helpu Afrikon en ĝia evoluado. Se Japanio volus doni al Afriko veran helpon kaj fari kunlaboron kun Afriko en financo kaj investo, Ĉinio vere ĝojos. Se Japanio, por sia politika konsidero, prenas la afrikan ŝuldon kiel paroltemon kaj eĉ intencas misfamigi Ĉinion, estas kredeble, ke tia taktiko ne estas akceptita ĉe afrikaj landoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin