Ĉinio bonvenigas kaj subtenas dialogon inter SMTK kaj diversaj partioj

(GMT+08:00) 2019-04-17 20:47:33     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 17a de aprilo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esprimas bonvenigon kaj subtenon al tio, ke la Sudana Milita Transira Komitato (SMTK) komencis disvolvi dialogon kun diversaj partioj de Sudano kaj aŭskulti postulojn de ĉiuj flankoj.

Antaŭ nelonge la Sudana Milita Transira Komitato oficiale fondiĝis kaj deklaris, ke la periodo de politika transiro estas du jaroj, promesante formi civilan registaron akceptitan de ĉiuj partioj kaj post la politika transiro transdoni la regpotencon al la civila registaro. Por tio Lu Kang komentis:

"La Sudana Milita Transira Komitato komencis disvolvi dialogon kun diversaj partioj de Sudano kaj aŭskulti postulojn de ĉiuj flankoj, pri tio Ĉinio esprimas bonvenigon kaj subtenon. Ĉinio esperas, ke la sudanaj diversaj partioj povos alveni al komuna ideo, kune puŝi la politikan transiran procezon, kaj protekti la stabilecon kaj evoluon de Sudano."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin