Macron promesis rekonstrui Notre-Dame de Parizo ene de kvin jaroj

(GMT+08:00) 2019-04-17 11:20:51     Redaktoro:Yu

Franca prezidento Emmanuel Macron marde promesis rekonstrui la katedralon Notre-Dame de Parizo, detruitan de fajro lunde vespere, ene de kvin jaroj, alvokante la francojn resti unuiĝaj.

En mallonga televida parolado, Macron diris al la lando, "Ni rekonstruos la katedralon Notre-Dame eĉ pli bele kaj mi esperas, ke la rekonstruo estos finita en kvin jaroj."

Lunde vespere okazis incendio en la fama katedralo. Interreta videaĵo montris densan fumon ondantan el la supro de la katedralo kaj grandajn flamojn inter ĝiaj du sonorilaj turoj, englutantajn la spajron kaj la tutan tegmenton, kiuj ambaŭ disfalis poste.

Post la incendio, Macron alvokis rekonstrui la katedralon. Diversaj rondoj de la lando pozitive respondis la alvokon. Ĝis nun la subskripciita sumo jam superis 700 milionojn da eŭroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin