Trump vetois rezolucion pri fino de usona subteno al milito gvidata de Saud-Arabio en Jemeno

(GMT+08:00) 2019-04-17 14:06:31     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump marde vetois rezolucion de la Kongreso, kiu postulis fini la usonan subtenon al milito de la koalicio gvidata de Saud-Arabio en Jemeno.

En la vetoa deklaro al la Senato, Trump diris, ke la rezolucio estas nenecesa kaj danĝera intenco malfortigi liajn konstituciajn aŭtoritatojn kaj endanĝerigi la vivojn de usonaj civitanoj kaj kuraĝaj armeanoj.

La rezolucio, aprobita de la Senato en la lasta monato per voĉdono de 54 voĉoj kontraŭ 46 kaj ankaŭ de la Ĉambro de Reprezentantoj en la komenco de aprilo per 247 voĉoj kontraŭ 175, direktas la prezidenton formovi usonajn trupojn de malamikaj agadoj en Jemeno aŭ tiuj influantaj Jemenon ene de 30 tagoj, krom se ili estas batalantaj kontraŭ al-Qaeda.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin