Ŝtonigita belulino kaj marsaj fragoj                         de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-04-17 09:09:21     Redaktoro:祃璟琳

Pli kaj pli multe da ĉinoj turismas en aliaj partoj de la mondo. En Italio hotelistoj konscias pri la granda ŝanco kapti tiun ĉi grandiĝantan ondon, sed ofte ne scias kiel fari, ĉar la ĉinaj gastoj deziras apartan traktadon laŭ ĉinaj kutimoj. En Ĉinio la Yunnan-provinco estas delonge unu el la plej turismaj lokoj por samlandaj vizitantoj, dank'al sia ĉiama printempa klimato kaj buntaj etnaj kulturoj. Sed por alilandaj turistoj ĝi ofte restas ankoraŭ "la tute speciala loko, kiun oni vizitas kiam oni jam vidis ĉion alian." Certe ilia fluo estas helpata fare de la klopodoj de la loka registaro konstrui gigantajn marmorajn necesejojn en strategiaj areoj de Kunming, kiel ekzemple ĉirkaŭ la ekspozicia palaco por la komerco kun Sud-Orienta Azio, aŭ eĉ pli malgrandajn, sed purajn kaj kun klozetaj kuvoj en vizitindaj vilaĝoj. Tamen la eksterlandanoj, kiuj iras al Yunnan por vojaĝo, restas ankoraŭ relative malgranda kaj adventurema elito. Pro tiu daŭra proporcio eble oni povas tie vidi en koncentrigita formo la preferojn de la ĉinaj turistoj. La ĉi subaj notoj pri tranoktado en hotelo de la Yunnan-a urbo Shilin kaj vizito al ĝiaj ĉirkaŭaĵoj kun ĉinaj gekolegoj kaj ties infano celas do alporti etan kontribuon al la kompreno de la psikologio de ĉinaj turistoj dum enlandaj vizitoj.

Unue, ĉinoj estas frandemaj. Bongusta kaj abunda ĉin-stila matenmanĝo en la hotelo nepras. Bufede oni povas trovi ĉion, ekde varma soj-lakto al kaĉoj faritaj el diversaj grenoj, de divers-stilaj ovaĵoj al ĉinaj viand-farĉitaj raviolioj, de triangulaj akvomeloneroj al vapor-kuiritaj maiz-tranĉaĵoj. Brua konfuzo akompanas familiojn, kiuj sidas kune kaj gaje alportas bufedajn pladojn por ĉiuj. Sed ankaŭ gravas fenestroj, el kiuj oni povas mendi aparte farotajn pladojn, kiel ekzemple pikajn riz-nudelojn tipajn de la regiono. Male, ne tiel multe gravas por hotelo oferi tag- aŭ vesper-manĝon por la gastoj. Fakte unu el la gravaj stimuloj, kiuj puŝas homojn forlasi dum du tagoj la laboran urbegon kaj defii la danĝeran amasan trafikon de la libertempoj por atingi urbeton en la kamparo, estas povi gustumi kiel eble plej aŭtentike la lokajn specialaĵojn. Do pli ol grandioza marmora halo oni preferas iom vagadi por serĉi tra polvaj vojetoj ekster-hotelan restoracieton, kies malaltaj feraj tabloj kaj plastikaj seĝetoj atestas pri popola eco. Des pli bonas, se pendas el la ŝedo aroj da sekiĝintaj maiz-spadikoj, laŭ la kutimo de la loka Yi-nacio. Tie oni povas mem mendi el la travidebla fridujo la legomojn, kiujn oni volas aldoni al viando. Tiu estas grava momento por montri siajn konojn pri lokaj manĝ-kulturoj. Yunnan-ano scias, ke en Shilin tre bongustas terpomoj kaj kapra viando. Male, laŭ la vojo reen al Kunming indas rostita anaso, kiu estas malpli fama ol tiu de Pekino, sed same havas siajn amligitajn frandemulojn, ĉar ĝi kompare malpli dikas.

Ofte en la Yunnan-aj urbetoj la strukturo de la hotelo ne koncentriĝas laŭ la alteco, sed vaste difuziĝas laŭ preskaŭ samformaj, sed sendependaj kompleksoj ĉirkaŭ ĝardenetoj. La centra halo mem estas precipe loko por registriĝi, renkontiĝi kun samgrupanoj el malsamaj ĉambroj kaj aĉetumi en multe da kioskoj, kiu vendas ĉion ekde lokaj alkoholaĵoj al naĝ-kostumoj. Eĉ la matenmanĝa salono ne troviĝas najbare al ĝi. Alia grava rolo de la centra halo estas disdoni informojn al la gastoj pri la senpagaj aŭ malmultekostaj turismaj eblecoj en la proksimeco de la hotelo. Tiu servo estas tre grava kaj ĉiam estas longa vico antaŭ ĝi, ĉar multe da familioj venis kun geavoj aŭ malgrandaj infanoj. Ili do ne povas tre malproksimen iri, sed bezonas variecon de farindaĵoj tuj facile atingeblaj. La hotelo, en kiu ni estis en Shilin, respondis al tiu komuna deziro en du manieroj, nome konstruinte belan parkon por siaj gastoj trans la fronta vojo kaj perante la ofertojn de la lokaj kamparanoj.

La parko trans la vojo adaptas la naturan panoramon de Shilin, kiu estas la urbeto de la fama Ŝtona Arbaro. Kiel en la centra komplekso de la Arbaro, ankaŭ en la hotela ĝardeno akvo-skulptitaj kalkoŝtonoj elstaras el la grundo en fantaziplenaj formoj, kies senco da impono aŭ eĉ danĝero estas pligrandigita fare de zigzagaj lignaj pontetoj. Pavilonoj laŭ la vojo klarigas pri Yunnan-aj nacioj kaj pri la principoj de ĉina tradicia medicinarto, kiel la sep emocioj, kiujn oni devas nepre eviti por ne malsaniĝi, kiel ŝoko aŭ kolero aŭ feliĉo. Floraj skulptaĵoj de elefantoj kaj pavoj tra maro de penseoj aludas al alia eco de Yunnan-o, kiu estas la lulilo de ekologia varieco en Ĉinio. Ĉe la enirejo de la parko troviĝas granda marmora skulptaĵo de Ashima, honesta kaj bonkora junulino de la loka subgrupo Sani de la yi-nacieco, kiu laŭ la legendo fariĝis ŝtono, ĉar ŝia patro ne permesis, ke ŝi edziniĝu al sia amato. La historio inspiris la unuan ĉinan koloran filmon en 1964. Malantaŭ la skulptaĵo unu el la du scenejoj de la parko gastigas vesperajn spektaklojn de naciaj dancoj kaj muziko, kiuj aŭdeblas eĉ el la hotelo.

Inter la ofertoj de la proksimaj kamparanoj estas la ebleco mem rikolti fragojn, precipe ŝatata fare de infanoj el urbegoj. La grundo de la kamparo estas tiel intense ruĝa, ke eĉ la plumoj de neĝ-blankaj anseroj ruĝiĝas. Ĝi estas tiel seka, ke vitoj devas esti individue ĉirkaŭitaj fare de plastikaj folioj enŝovitaj en la grundon por gardi akvon al la radikoj. Ankaŭ fragoj bezonas tian ekstreman zorgadon. Ili troviĝas en grandaj hangaroj de travidebla plastiko, el kies tegmento pendas komplika sistemo de akvo-ŝprucigiloj. Surgrunde longaj plastikaj toloj kovras la ruĝan terenon, lasante nur truojn ĉirkaŭ la fragplantetoj, por ke ili povu ĝui pli da humideco. La laborego por kreskigi la gravajn fruktojn iom pensigas pri la filmo LA MARSANO (angle, THE MARTIAN) farita de Ridley Scott en 2015. Tie la usona aktoro Matt Damon devas uzi nur iom pli penigajn metodojn por pluvivi kreskigante terpomojn sur la ruĝa planedo. Verdire ne ĉiuj Yunnan-anoj amas la ruĝajn fragojn. Kelkaj specife serĉas nur la ne-maturajn blankajn por ilia delikata gusto. Tamen por ĉiuj kolekti la fragojn estas relaksiga familia sperto, kiu permesas reiri kun renovigita kuraĝo al la streĉa urbega vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin