Novaĵoj (Aprilo 17)

(GMT+08:00) 2019-04-17 16:17:01     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi sendis kondolencon al Macron pro fajro de Notre-Dame de Parizo; Trump vetois rezolucion pri fino de usona subteno al milito gvidata de Saud-Arabio en Jemeno. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al sia franca paralelulo Emmanuel Macron, post kiam fajro detruis la faman katedralon Notre-Dame de Parizo.

La ĉina prezidanto diris en sia mesaĝo, ke Notre-Dame estas grava simbolo de la franca civilizacio kaj granda trezoro de la homa civilizacio. Xi diris, ke same kiel la franca popolo, ankaŭ la ĉina popolo profunde afliktiĝis pro la ruiniga fajro. Li aldonis, ke Ĉinio firme kredas, ke restaŭrado estos aranĝita glate kaj Notre-Dame de Parizo reakiros sian brilon sub la klopodoj de la franca popolo kaj kun subteno de la internacia komunumo.

Ĉinio bonvenigas malajzian ĉefministron Mahathir Mohamad ĉeesti la duan Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kiu okazos en Pekino en la fino de aprilo.

Ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faris la rimarkojn marde en Pekino, kiam li renkontiĝis kun Muhammad Shahrul, ĝenerala sekretario de la malajzia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kiu estas en Pekino por strategia dialogo inter la du landoj.

Wang diris, ke Ĉinio aprezas la klopodon de Mahathir por diskonigo de aziaj valoroj kaj la subtenon de Malajzio al la iniciato Zono kaj Vojo, kaj ke li plene fidas pri la estonteco de duflankaj rilatoj.

Shahrul diris, ke Mahathir atendas partopreni en la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kio montras, ke la malajzia flanko gravigas kaj subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo.

Li ankaŭ esprimis la esperon de la malajzia flanko pri intensigo de altnivelaj interŝanĝoj kaj profundigo de kunlaboro kun Ĉinio en diversaj kampoj.

Oficialaj donitaĵoj montris merkrede, ke en la unua trimestro la ĉina ekonomio kreskis per 6,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La Nacia Statistika Buroo diris en deklaro, ke la malneta enlanda produkto de Ĉinio atingis 21,343 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 3,18 duilionoj da usonaj dolaroj) en la unua trimestro de 2019, kaj la kresko estis rapida same kun tiu en la 4a trimestro de 2018.

La terciara sektoro havis la plej fortan kreskon de aldonvaloro per la pliigo de 7%, kaj atingis 12,232 duilionojn da juanoj, okupante 57,3% de la malneta enlanda produkto de la unua trimestro, je 0,6 procentpunkto pli kompare kun la unua trimestro de 2018.

La donitaĵoj montris, ke konsumado restis la ĉefa apogilo akcelanta la postuladon, farante 65,1% da kontribuo al la ekonomia kresko en la unua trimestro.

Marde en Pekino la Organizo pri Ekonomia Kooperado kaj Disvolvado publikigis la plej freŝan raporton Ekonomia Esploro de Ĉinio, prognozante, ke la ĉina ekonomio kreskos per pli ol 6% en 2019 kaj 2020, estante plu la ĉefa motoro de la monda ekonomio.

La raporto detale analizis la kaŭzon de la ekonomia malrapidiĝo de Ĉinio, dirante, ke la restrukturado de la ĉina ekonomio malrapidigis la kreskon, kaj komercaj disputoj kaj malfortiĝo de la tutmonda ekonomio reduktis la eksportadon kaj estigis necertecon. La raporto diris, ke Ĉinio devas pliekvilibrigi la komercon kaj investadon kaj preni rimedojn por solvi financajn riskojn. Ĝi aldonis, ke prudenta financa politiko devas turni financan subtenon al la kampoj kun plej granda profito.

Ĝenerala vicsekretario de la Organizo pri Ekonomia Kooperado kaj Disvolvado, Ludger Schuknecht, ĉeestis ceremonion de publikigo de la raporto. Li diris, ke Ĉinio troviĝanta ĉe vojkruciĝo alfrontas seriozajn defiojn, tial en politikfaro Ĉinio devas certigi pli bonan funkciadon de la ekonomio por realigi stabilan kaj inkluzivan kreskon.

Franca prezidento Emmanuel Macron marde promesis rekonstrui la katedralon Notre-Dame de Parizo, detruitan de fajro lunde vespere, ene de kvin jaroj, alvokante la francojn resti unuiĝaj.

En mallonga televida parolado, Macron diris al la lando, "Ni rekonstruos la katedralon Notre-Dame eĉ pli bele kaj mi esperas, ke la rekonstruo estos finita en kvin jaroj."

Lunde vespere okazis incendio en la fama katedralo. Interreta videaĵo montris densan fumon ondantan el la supro de la katedralo kaj grandajn flamojn inter ĝiaj du sonorilaj turoj, englutantajn la spajron kaj la tutan tegmenton, kiuj ambaŭ disfalis poste.

Post la incendio, Macron alvokis rekonstrui la katedralon. Diversaj rondoj de la lando pozitive respondis la alvokon. Ĝis nun la subskripciita sumo jam superis 700 milionojn da eŭroj.

Marde, diversrondaj personoj donacis kelkcent milionojn da eŭroj por respondi la alvokon de franca prezidento Emmanuel Macron pri la restaŭrado de Notre-Dame de Parizo post la incendio.

Francois-Henri Pinault, direktoro de la Grupo Kering, marde deklaris donaci 100 milionojn da eŭroj por tute restaŭri la katedralon Notre-Dame de Parizo. Ankaŭ la Grupo LVMH kaj la Grupo L'Oréal deklaris, ke ili donacos respektive 200 milionojn da eŭroj por la restaŭrado. Valerie Pecresse, prezidanto de la Regiona Konsilio de Granda Parizo, diris, ke la regiona registaro liveros 10 milionojn da eŭroj por la restaŭrado.

Usona prezidento Donald Trump marde vetois rezolucion de la Kongreso, kiu postulis fini la usonan subtenon al milito de la koalicio gvidata de Saud-Arabio en Jemeno.

En la vetoa deklaro al la Senato, Trump diris, ke la rezolucio estas nenecesa kaj danĝera intenco malfortigi liajn konstituciajn aŭtoritatojn kaj endanĝerigi la vivojn de usonaj civitanoj kaj kuraĝaj armeanoj.

La rezolucio, aprobita de la Senato en la lasta monato per voĉdono de 54 voĉoj kontraŭ 46 kaj ankaŭ de la Ĉambro de Reprezentantoj en la komenco de aprilo per 247 voĉoj kontraŭ 175, direktas la prezidenton formovi usonajn trupojn de malamikaj agadoj en Jemeno aŭ tiuj influantaj Jemenon ene de 30 tagoj, krom se ili estas batalantaj kontraŭ al-Qaeda.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris marde vespere en televida parolado, ke lia lando bonvenigas materialojn de humanitara helpo, transportitajn tra laŭleĝa vojo kunlabore kun la venezuela registaro.

La unuaj materialoj de humanitara helpo el la Internacia Federacio de Societoj de la Ruĝa Kruco kaj la Ruĝa Krescento marde atingis la Internacian Flughavenon Maiquetia de Karako. Tiuj materialoj inkluzivas trinkakvon, medikamentojn, akvocisternojn, medicinajn aparatojn kaj elektroproduktajn ekipaĵojn.

Venezuela ministro pri sano Carlos Alvarado Gonzalez diris en la flughaveno, ke tiuj materialoj pezas pli ol 20 tunojn; duono de ili estos disdonita al popol-amasoj, kaj la restaj estos transdonitaj al iuj hospitaloj. Alvarado diris, ke la sankcioj de Usono kontraŭ Venezuelo mankigis al la venezuela popolo nutraĵojn, medikamentojn kaj ĉiutagajn necesaĵojn, kaj la atingo de tiuj helpmaterialoj helpos al la lando mildigi la situacion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin