Diversrondaj personoj faris donacadon por restaŭrado de Notre-Dame de Parizo

(GMT+08:00) 2019-04-17 11:29:12     Redaktoro:邱杰明
Marde, diversrondaj personoj donacis kelkcent milionojn da eŭroj por respondi la alvokon de franca prezidento Emmanuel Macron pri la restaŭrado de Notre-Dame de Parizo post la incendio.

Francois-Henri Pinault, direktoro de la Grupo Kering, marde deklaris donaci 100 milionojn da eŭroj por tute restaŭri la katedralon Notre-Dame de Parizo. Ankaŭ la Grupo LVMH kaj la Grupo L'Oréal deklaris, ke ili donacos respektive 200 milionojn da eŭroj por la restaŭrado. Valerie Pecresse, prezidanto de la Regiona Konsilio de Granda Parizo, diris, ke la regiona registaro liveros 10 milionojn da eŭroj por la restaŭrado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin