6,4%! la ĉina ekonomio eligis pli fortan signalon

(GMT+08:00) 2019-04-18 17:38:42     Redaktoro:Xiong

Laŭ la donitaĵoj en la 17a de aprilo publikigitaj de la Ŝtata Statisktika Buroo de Ĉinio, la malneta enlanda produkto (MEP) de la unua trimestro estis 21343,3 miliardoj da yuanoj kaj kreskis je 6,4% kompare kun tiu de la sama periodo de 2018. Aliaj ĉefaj indikoj pri dungado, varoprezoj, enspezoj kaj similaj estas ankaŭ pli bonaj ol oni antaŭvidis. Tio signas, ke la ĉina ekonomio komencis sian bonan ekiradon en la komenco de la kuranta jaro, kio ne nur vigligis la fidon de la merkato, sed ankaŭ donis solidan bazon por la tutjara ekonomia kresko.

La iradon de la ĉina ekonomio en la unua trimestro karakterizas la jenaj tri okulfrapaj trajtoj:

La unua: la ĉina ekonomio marŝas antaŭen en stabileco. La ekonomia kresko de 6,4% en la unua trimestro restas en la spaco inter 6% kaj 6,4% difinita de la ĉina registaro kaj estas pli bona ol tiu de 6,3% antaŭvidita de la Internacia Mona Organizaĵo. En la unua trimestro 324 milionoj da homoj sin dungis, nome 29,5% de la tuta nombro en ĉi jaro. La disponebla pokapa enspezo de la tuta lando kreskis je 6,8%, pli alte ol 6,5% de la malneta enlanda produkto. Tiuj indikoj montras, ke kvankam estas granda premo, tamen la ĉina ekonomio marŝas stabile.

La dua: la ekonomia strukturo estas ĉiam pli perfektiĝanta. Nuntempe la ĉina ekonomio turniĝas al altkvalita evoluo. Tio estas evidenta. En la malneta enlanda produkto de la unua trimestro la valoro de la serva industrio okupas 57,3%, kaj la valoro de la altteknologia kaj strategie novtipa industrio en MEP kreskis respektive je 7,8% kaj 6,6% kompare kun tiuj de la sama periodo de 2018. La industriaj strukturo kaj distribuo estas ĉiam pli bonigitaj.

La tria: la fido de la merkato estas pli firma. Por kapitalo kaj merkato la fido estas pli grava ol oro. La fid-indiko de la ĉina konsumantaro altiĝis je 3,2% kompare kun tiu de la kvara trimestro de 2018, kaj tiu de komercistoj kaj entreprenistoj el eksterlandoj, Honkongo, Makao, Tajvano kreskis je 1,4%. Tiuj indikoj pruvas, ke la merkato funkcias normale, kaj la fido de la merkato estas pli firma.

La ĉina registaro firmvole puŝas reformon kaj malfermon, kaj pli multaj favoraj politikoj estas pograde efektivigataj. Danke al ĉio ĉi tio la mondo havas konfidon al la ĉina registaro kaj fidon al la ĉina merkato. La bona komenco de la ĉina ekonomio anoncas bonan finon de la jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin