Multaj kunlaboraĵoj de Ĉinio kaj Afriko en Zono kaj Vojo ricevis fruajn rikoltojn

(GMT+08:00) 2019-04-18 19:28:53     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 18a de aprilo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke nuntempe la komisiono de Afrika Unio kaj 37 afrikaj landoj jam subskribis kun Ĉinio kunlaboran interkonsenton pri konstruado de Zono kaj Vojo, kaj kadre de Zono kaj Vojo multaj kunlaboraĵoj de Ĉinio kaj Afriko ricevis fruajn rikoltojn.

Antaŭ nelonge Vera Songwe, plenumanta sekretario de la Ekonomia Komisiono de UN por Afriko, diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo akcelos interkomunikiĝon kaj interkontaktiĝon en Afriko kaj samtempe kreos ŝancon de dungiĝo. Por tio Li Kang komentis:

"La dua internacia pintforumo por kunlaboro de Zono kaj Vojo baldaŭ okazos, tiam gvidantoj kaj altrangaj reprezentantoj el multaj afrikaj landoj ĉeestos ĝin. Ĉinio volas kune kun afrikaj landoj interŝanĝi opiniojn kaj pli bone plenumi la interkonsentojn jam faritajn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin