Pli kaj pli multaj landoj esprimis senpartian sintenon pri la partopreno de ĉinaj entreprenoj en 5G-konstruado

(GMT+08:00) 2019-04-18 20:39:01     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 18a de aprilo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke pli kaj pli multaj landoj esprimis justan sintenon pri la partopreno de ĉinaj entreprenoj en 5G-konstruado, kio refoje pruvas, ke la plejparto de la landoj en la mondo povas, surbaze de faktoj, sendepende fari politikan elekton konformantan al siaj interesoj kaj strebi al la protekto de la merkata medio senpartia kaj nediskriminacia.

Kvankam Usono ĉiam ruĝas al eŭropaj landoj malpermesi la kompanion Huawei partopreni en 5G-konstruado, tamen lastatempe Jochen Homann, estro de la germana reta buroo, diris, ke iu ajn liveranto de ekipaĵoj, inkluzive de Huawei, ne devas esti ekskluzivita de la merkato. Ankaŭ proparolanto de la belga centro de reta sekureco diris, ke ĝis nun oni ne trovis en la ekipaĵoj de Huawei ian ajn minacon de spionado. Por tio Lu Kang komentis:

"En la lasta tempo pli kaj pli multaj landoj esprimis justan sintenon pri la partopreno de ĉinaj entreprenoj en 5G-konstruado, kio refoje pruvas, ke la plejparto de la landoj en la mondo povas, surbaze de faktoj, sendepende fari politikan elekton konformantan al siaj interesoj kaj strebi al la protekto de la merkata medio senpartia kaj nediskriminacia. Ni esperas, ke la koncernaj landoj povos doni senpartian traktadon al ĉinaj entreprenoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin