Israela prezidento rajtigis al Netanyahu organizi kabineton

(GMT+08:00) 2019-04-18 13:25:23     Redaktoro:Yu

Israela prezidento Reuven Rivlin deklaris merkrede vespere, ke li oficiale rajtigas nunan ĉefministron Benjamin Netanyahu organizi la novan registaron ene de 42 tagoj.

Rivlin diris al raportistoj en prezidentejo troviĝanta en Jerusalemo, ke post dutaga konsiliĝo kun politikaj partioj, li decidis rajtigi Netanyahu, kiun rekomendis 65 parlamentanoj. Li vokis al Netanyahu transponti diverĝojn kaŭzitajn en elektkampanjo inter nacianoj.

Israelo okazigis elekton de la 21a parlamento en la 9a de aprilo. Entute pli ol 40 politikaj partioj, inkluzive de la partio Likud, Israela Labor-Partio kaj la Blua kaj Blanka Partio partoprenis en la konkurado.

Rezultoj montris, ke la partio Likud estrata de Netanyahu gajnis 65 el la 120 sidlokoj de la parlamento, dum ĝia ĉefa rivalo, la Blua kaj Blanka Partio, kaj aliaj centr-maldekstraj partioj akiris 55 sidlokojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin