Gvidantoj de Ĉinio kaj Barejno interŝanĝis gratulojn okaze de 30a datreveno de rilatoj

(GMT+08:00) 2019-04-18 14:21:17     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj barejna reĝo Hamad bin Isa Al Khalifa ĵaŭde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke dum la pasintaj tridek jaroj, Ĉinio kaj Barejno respektis kaj subtenis sin reciproke, kaj forĝis profundan amikecon, kun senĉese antaŭenigitaj duflankaj rilatoj kaj fruktodona kunlaboro en diversaj kampoj. Li diris, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de ĉina-barejnaj rilatoj, kaj li volas klopodi kune kun reĝo Hamad kaj preni la 30an datrevenon de la rilatoj kiel oportunon por levi la duflankan kunlaboron en diversaj kampoj al nova nivelo kaj profitigi la du popolojn.

Hamad diris, ke la barejna flanko alte ŝatas la fortan amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj kun Ĉinio. Li diris, ke lia lando volas plu profundigi kaj disvolvi la duflankajn rilatojn, kaj deziras al la ĉina popolo akiri pli grandajn progreson kaj atingojn.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj barejna ĉefministro Khalifa bin Salman Al Khalifa tiutage interŝanĝis gratulajn mesaĝojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin