Fokusoj de la Semajno (Apr. 19)

(GMT+08:00) 2019-04-19 09:11:57     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al sia franca paralelulo Emmanuel Macron, post kiam fajro detruis la faman katedralon Notre-Dame de Parizo.

La ĉina prezidanto diris en sia mesaĝo, ke Notre-Dame estas grava simbolo de la franca civilizacio kaj granda trezoro de la homa civilizacio. Xi diris, ke same kiel la franca popolo, ankaŭ la ĉina popolo profunde afliktiĝis pro la ruiniga fajro. Li aldonis, ke Ĉinio firme kredas, ke restaŭrado estos aranĝita glate kaj Notre-Dame de Parizo reakiros sian brilon sub la klopodoj de la franca popolo kaj kun subteno de la internacia komunumo.

Lunde vespere okazis incendio en la fama katedralo. Interreta videaĵo montris densan fumon ondantan el la supro de la katedralo kaj grandajn flamojn inter ĝiaj du sonorilaj turoj, englutantajn la spajron kaj la tutan tegmenton, kiuj ambaŭ disfalis poste.

Dimanĉe en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kunprezidis la kvinan altnivelan ekonomian dialogon inter Ĉinio kaj Japanio kun vizitanta japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono.

Wang diris, ke la ĉina-japanaj rilatoj revenis al la ĝusta vojo, kaj rikoltis novajn atingojn per la komunaj klopodoj de la dulandaj gvidantoj kaj homoj de ĉiuj sociaj rondoj, kaj ke la kvara altnivela ekonomia dialogo, kiu estis rekomencita post ok-jara interrompo en la lasta aprilo, efike akcelis politikan komunikadon kaj pragmatan kunlaboron. Li diris, ke la du flankoj devos fari konstantan progreson en antaŭenigo de duflanka investa kaj komerca kunlaboro, kune konstrui la Zonon kaj Vojon, kaj aktive esplori kunlaboron en triapartia merkato kaj lokan kunlaboron. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Japanio devas komune klopodi por antaŭenigi liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado, konservi komercan medion de egaleco, justeco kaj nediskriminacio, akceli intertraktadojn pri la Regiona Kompleta Ekonomia Partnereco kaj liberkomerca interkonsento inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj protekti multflankecon kaj liberkomercan reĝimon.

Kono diris, ke ekonomia kunlaboro estis grava fundamento kaj movforto por rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio. Fronte al tutmonda situacio de intensa necerteco, la du flankoj devas komune protekti la multflankan komercan mekanismon bazitan sur reguloj.

Lunde en Nov-Jorko la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la UN okazigis la forumon pri financado por disvolvado 2019. Registaraj oficialuloj kaj fakuloj ĉeestantaj la forumon alvokis intensigi la reformon de multflanka komerca sistemo.

Liu Zhenmin, ĝenerala vicsekretario de la UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj, prezentis en la forumo rezultojn de la raporto de interinstitucia laborteamo por 2019. La raporto montris, ke en la lasta jaro pliiĝis la streĉeco de internacia komerco, kaj la Monda Organizo pri Komerco kaj ĝia disput-kvietiga mekanismo alfrontis minacojn, kio alportis gravan malsupreniran riskon al la monda ekonomio. Li akcentis, ke fronte al tiuj defioj, la internacia komunumo devas serĉi solvojn en la multflanka komerca kadro. Li aldonis, ke la tuta mondo alfrontas pluroblajn ekonomiajn riskojn, inkluzive de malrapidiĝo de ekonomia kresko kaj pliiĝo de ŝuldrisko, kaj iuj landoj alfrontas grandan elfluadon de kapitalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin