Novaĵoj (Aprilo 18)

(GMT+08:00) 2019-04-18 15:54:47     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi alvokis pli grandajn klopodojn por gajni batalon kontraŭ malriĉeco; la EU celas 20 miliardojn da dolaroj da usonaj varoj por tarifoj kontraŭ subvencioj al Boeing. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis pli grandajn klopodojn por akurate gajni la batalon kontraŭ la malriĉeco kaj laŭplane atingi la celon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la alvokon dum inspekt-vojaĝo al la ĉina sudokcidenta municipo Chongqing de lundo ĝis merkredo.

Dum la inspektado, Xi ankaŭ prezidis simpozion kaj faris prelegon pri traktado de la problemoj koncernaj al la bazaj vivbezonoj de kamparaj malriĉaj loĝantoj kaj ilia aliro al deviga edukado, bazaj medicinaj servoj kaj sekura loĝado.

Atinginte la municipon Chongqing, prezidanto Xi faris pli-ol-trihoran ekskurson, per trajno kaj poste per aŭtomobilo, al montara vilaĝo en la Shizhu-a Tuĝjaa Aŭtonoma Distrikto lunde.

Dum vizito al elementa lernejo, Xi promesis certigi, ke infanoj en malriĉaj montaraj regionoj vizitos lernejon kaj havos feliĉan infanaĝon.

Marde posttagmeze en la simpozio, Xi diris, ke la baza bezono kaj ŝlosila indikilo por la malriĉec-redukta celo antaŭ 2020 estas, ke kamparaj malriĉuloj ne plu estos maltrankvilaj pri nutraĵo kaj vestaĵo kaj ricevos devigan edukadon, bazajn medicinajn servojn kaj sekuran loĝadon. Li diris, ke en la decida stadio por gajno de la batalo kontraŭ malriĉeco, estroj de partiaj komitatoj kaj registaroj sur la provinca nivelo devas porti siajn respondecojn.

Merkrede matene post aŭskulto de la raportoj de partiaj kaj registaraj oficialuloj de Chongqing, Xi esperis, ke la municipo agos kiel grava movforto en la disvolvado de la okcidenta landparto en la nova epoko, ludos la gvidan rolon en akcelado de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj fariĝos modelo en verda disvolvado de la Jangzia Ekonomia Zono.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj barejna reĝo Hamad bin Isa Al Khalifa ĵaŭde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de ĉina-barejnaj rilatoj, kaj li volas klopodi kune kun reĝo Hamad kaj preni la 30an datrevenon de la rilatoj kiel oportunon por levi la duflankan kunlaboron en diversaj kampoj al nova nivelo kaj profitigi la du popolojn.

Hamad diris, ke la barejna flanko alte ŝatas la fortan amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj kun Ĉinio. Li diris, ke lia lando volas plu profundigi kaj disvolvi la duflankajn rilatojn, kaj deziras al la ĉina popolo akiri pli grandajn progreson kaj atingojn.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj barejna ĉefministro Khalifa bin Salman Al Khalifa tiutage interŝanĝis gratulajn mesaĝojn.

La usona registaro merkrede anoncis, ke Usono enkondukas sankciojn kontraŭ pluraj individuoj kaj entoj de Venezuelo, Nikaragvo kaj Kubo.

La usona Ministerio de Financo diris en deklaro, ke la venezuela centra banko estis enigita en la liston de sankcioj pro sia partopreno en la financa funkciado de la lando, kaj ankaŭ ĝia oficisto estis enlistigita. Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris, ke la usona flanko prenis rimedojn por certigi pluigon de transakcioj per debetkartoj kaj kreditkartoj, koncernaj al Venezuelo, kaj ke persona monsendo kaj humanitara helpo estos liberaj de la sankcioj.

La ministerio diris en alia deklaro, ke enlistigitaj estas ankaŭ Laureano Ortega Murillo, filo de nikaragva prezidento Daniel Ortega, kaj iu banko de la lando, kiuj estas suspektataj pri korupto kaj monlavado.

La saman tagon, la Blanka Domo publikigis deklaron, anoncante enskribon de kvin entoj de la kuba armeo en la liston de sankcioj. Usonaj civitanoj estas malpermesitaj al negocoj kun ili.

La Eŭropa Komisiono merkrede publikigis por publika konsultado liston de usonaj varoj kun la valoro de 20 miliardoj da usonaj dolaroj, ke ĝi eble celas aldonajn tarifojn kiel rimedojn kontraŭ usonaj subvencioj al la firmao Boeing.

Okazis dekjara batalo en la Monda Organizo pri Komerco inter Bruselo kaj Vaŝingtono pri subvencioj al la firmaoj Airbus kaj Boeing, la du plej grandaj aviadilaj fabrikantoj de la mondo.

La 28an de marto, la Apelacia Instanco de la Monda Organizo pri Komerco faris juĝdecidon pri la plendo de la Eŭropa Unio, ke Usono kontraŭleĝe subvenciis la firmaon Boeing.

Vaŝingtono tiam nomis la juĝon "grava venko" por Usono, dirante, ke la juĝo rifuzis "28 el 29 pretendoj de la EU" kaj malakceptis "argumentojn de la EU, ke la usonaj federaciaj kaj ŝtataj programoj donis pli ol 10 miliardojn da usonaj dolaroj da subvencio al grandaj civilaj aviadiloj de Boeing.

Sed la Eŭropa Komisiono diris, ke EU akiris finan venkon en la disputo pri Boeing ĉe la Monda Organizo pri Komerco. Ĝi aldonis, ke ĝi pravigas la pozicion delonge tenatan de la EU, ke Usono faris neniun paŝon por obei regulojn de la Monda Organizo pri Komerco pri subteno al Boeing.

Turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu merkrede kritikis Usonon pri ĝia efektivigo de sankcioj kontraŭ Irano, kaj diris, ke lia lando profundigos ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Irano.

Cavusoglu faris la rimarkojn en renkontiĝo kun vizitanta irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif en Ankaro. Li diris en komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke la sankcioj de Usono kontraŭ Irano estas malĝustaj kaj nerealaj, kaj lia lando serĉas alternativan mekanismon por eviti sankciojn de Usono. Li ankaŭ atakis la usonan konduton enlistigi la Iranan Islam-Revolucian Gvardion kiel terorisman organizon. Li aldonis, ke la usona decido estas tre erara, kaŭzos seriozan fendon al la internacia sistemo kaj ordo de internacia leĝo, venenos pacon, stabilecon kaj ekonomian disvolvadon de la regiono.

Israela prezidento Reuven Rivlin deklaris merkrede vespere, ke li oficiale rajtigas nunan ĉefministron Benjamin Netanyahu organizi la novan registaron ene de 42 tagoj.

Rivlin diris al raportistoj en prezidentejo troviĝanta en Jerusalemo, ke post dutaga konsiliĝo kun politikaj partioj, li decidis rajtigi Netanyahu, kiun rekomendis 65 parlamentanoj. Li vokis al Netanyahu transponti diverĝojn kaŭzitajn en elektkampanjo inter nacianoj.

Portugalaj amaskomunikiloj raportis, ke merkrede en la insulo Madeira trafika akcidento trafis turisman buson, kiu portis 55 germanajn turistojn, mortigante 28 turistojn kaj vundante multajn aliajn.

Laŭ la raporto, la buso falis sur la montdeklivon. Inter la mortintoj estis 11 viroj kaj 17 virinoj, ĉiuj germanoj. La ŝoforo kaj turisma gvidisto estis vunditaj. Ĉiuj vunditoj estis senditaj al hospitalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin