Xi Jinping ĉeestos la duan pintan forumon por internacia kunlaboro en Zono kaj Vojo kaj aliajn aktivecojn

(GMT+08:00) 2019-04-19 17:00:26     Redaktoro:Xiong

La 19an de aprilo en la gazetara konferenco Wang Yi, la ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, deklaris, ke la dua pinta forumo por internacia kunlaboro en Zono kaj Vojo okazos de la 25a ĝis la 27a de aprilo en Pekino. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestos la malferman ceremonion de la forumo kaj faros ĉefteman paroladon. Kaj cetere, li prezidos la rondtablan kunvenon de gvidantoj kaj poste konigos la fruktojn de la kunveno al ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj.

Wang Yi malkaŝis, ke ĝis nun ŝtataj estroj kaj registaraj ĉefoj el 37 landoj partoprenos en la rondtabla kunveno, kaj apud tiuj ankaŭ altrangaj reprezentantoj el Francio, Germanio, Britio, Hispanio, Japanio, Sud-Koreio kaj Eŭropa Unio ĉeestos la kunvenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin