La dua pinta forumo por internacia kunlaboro en Zono kaj Vojo vigligos la spiriton de la Silka Vojo kaj faros novan kontribuon por formi la homaran sortkomunumon

(GMT+08:00) 2019-04-19 17:17:59     Redaktoro:Xiong

La 19an de aprilo en la gazetara konferenco Wang Yi, la ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la dua pinta forumo por internacia kunlaboro en Zono kaj Vojo havas la jenajn kvin signifojn: rezolute apogi plurflankismon, riĉigi la ideon de kunlaboro, strukturi reton de partnereco, starigi fortan apogsistemon, kaj eligi avantaĝojn de la reformo kaj malfermo. La dua pinta forumo por internacia kunlaboro en Zono kaj Vojo alportos la kredon, ke ĉiuj ĉeestontoj certe vigligas la spiriton de la Silka Vojo, starigas pli vastan partnerecon, donas pli fortan elanon al la monda ekonomio, malfermas pli vastan spacon por ĉiuj landoj, kaj faras novan kontribuon por formi la homaran sortkomunumon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin