Ĉu Usono povos realigi homportan surluniĝon en kvin jaroj

(GMT+08:00) 2019-04-19 20:00:59     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la usona vicprezidento Mike Pence diris en la sidejo de la Nacia Spaciala Konsilio diris, ke Usono denove sendos astronaŭton sur la Lunon en kvin jaroj, tio estas, antaŭ la jaro 2025. Tiu aserto de Mike Pence refoje konfirmas la "spaciale politikan ordonon" subskribitan de la usona prezidento Donald Trump en la 11a de decembro, 2017, kaj ankaŭ difinas la horaron de la usona projekto pri surluniĝo.

Pli frue, la usona projekto "reveni al la Luno" ĉiam restis hezitema en la oficoperiodoj de la tri prezidentoj George Walker Bush, Obama kaj Trump. La Konstelacia Programo, proponita en la tempo de George Walker Bush, estis komisiita al la kompanio Boeing, sed la programo estis ĉiam prokrastita pro la buĝeto senĉese pligrandiĝanta kaj sekve en la regado de Obama ĝi estis ĉesigita.

Post kiam Trump enoficiĝis, por fari homportan esploradon en la pliprofunda spaco Usono revenis al la Konstelacia Programo, sed ĉi-foje ĝi grande diferencas de la programo de Bush, ĉar ĝia celo estas permesi al novaj kompanioj partopreni en la programo, sed ne nur al la kompanio Boeing.

Mike Pence asertis, ke "la registaro konsideros ĉiajn projektojn por fari lanĉon, sed promesos nenion al iu kompanio. Se nia kompanio ne povos atingi tiun celon, do ni serĉos tiun kompanion, kiu povos plenumi la celon." Tio evidente aludis kompaniojn nove leviĝantajn kaj promesplenajn.

Nuntempe la ekologio de la usona spaciala industrio estas pli multe ŝanĝita ol en la tempoj de Bush kaj Obama. El tiu analizo la usona plano "surluniĝi" en kvin jaroj havas certan bazon de realiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin