Ĉinio aprezas la pozitivan sintenon de la malajzia ĉefministro Mahathir pri Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-04-19 20:28:03     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge la malajzia ĉefministro Mahathir asertis, ke Ĉinio faris kontribuon por akceli la mondan ekonomion. Por tio Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco de la 19a de aprilo diris, ke Ĉinio aprezas la pozitivan sintenon de la malajzia ĉefministro Mahathir pri Ĉinio.

Lu Kang diris: "Ĉi-jare estas la 45a datreveno de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio. La malajzia ĉefministro Mahathir venos en la sekvanta semajno ĉeesti la duan pintan forumon por internacia kunlaboro en Zono kaj Vojo. Ni volas, danke al tiu bona ŝanco, pluigi la tradician amikecon inter la du landoj, intensigi alttavolan interkomunikadon, konsiliĝi pri la kunlaboro pri Zono kaj Vojo, kaj alporti pli da feliĉo al la dulandaj popoloj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin