Xi montris direkton por interreta konstruado kaj informadikigo

(GMT+08:00) 2019-04-19 10:48:15     Redaktoro:Yu

La 19an de aprilo 2016, prezidanto Xi Jinping prezidis simpozion pri interreta sekureco kaj popularigo de informadika teknologio kaj faris gravan paroladon.

Xi diirs, ke Ĉinio devas intensigi infrastrukturan konstruadon de informadika teknologio, plenforte antaŭenigi profunde integritan disvolvadon de interreto kaj la reala ekonomio, akceli la fluadon de teknologioj, fondusoj, talentuloj kaj materialoj per informa fluado, kaj ludi pozitivan rolon por ŝanĝi la reĝimon de ekonomia disvolvado kaj rearanĝi la ekonomian strukturon.

Xi emfazis, ke la koncepto de noviga, kunordiga, verda, malferma kaj kundivida disvolvado devas esti efektivigita dum la disvolvado de Interreto. Li diris, ke Ĉinio spertis rapidan disvolviĝon de Interreto, kaj grandaj atingoj estis akiritaj en sekureco de Interreto kaj popularigo de informadika tekniko, tamen ankoraŭ multaj problemoj devas esti solvitaj.

En la simpozio li aŭskultis la opiniojn kaj sugestojn de interretaj fakuloj, entreprenistoj kaj funkciuloj pri diversaj temoj, kiel ekzemple establo de sistemo de kernaj informadikaj teknologioj kaj fortigo de la desegnado de la supra tavolo por plibonigi teknikojn de interreta sekureco.

Xi ankaŭ instigis ĉi-rilatajn ĉinajn entreprenojn komenci sian internacian strategion kaj profundigi internacian kunlaboron kaj bonvenigis fremdlandajn interretajn kompaniojn, kiuj observas ĉinajn leĝojn kaj regulojn establi negocojn en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin