Libio decidis ĉesigi sekurecan kunlaboron kun Francio

(GMT+08:00) 2019-04-19 13:05:45     Redaktoro:Yu

La libia registaro, subtenata de la UN, ĵaŭde decidis ĉesigi ĉian sekurecan kunlaboron kun Francio pro ĝia subteno al la orienta armeo, kiu provas transpreni Tripolon.

Ministro pri internaj aferoj Fathi Bashagha faris la instrukcion ĉesigi promeson al duflankaj sekurecaj interkonsentoj kaj trejnado kun Francio. Bashagha diris, ke la franca registaro subtenas la "krimulon Haftar, kiu kontraŭas legitimecon".

La armeo de Khalifa Haftar gvidas militan kampanjon en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Tripolo ekde aprilo, provante regi la urbon, kie estas la registaro subtenata de la UN.

Laŭ la Monda Organizo pri Sano, la bataloj inter la libia armeo kaj la registaraj trupoj ĝis nun mortigis 205 homojn kaj vundis 913 aliajn. La armita konflikto ankaŭ devigis milojn da civiluloj fuĝi de siaj hejmoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin