Ambasadoro: Ĉina-pakistana ekonomia koridoro ludos pioniran rolon en konstruado de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2019-04-19 13:33:16     Redaktoro:Yu
Evidenta progreso estis farita en konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro en la lastaj jaroj de post la iniciato en 2013, precipe de post la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Pakistano en 2015. La projektoj de la haveno Gwardar, energio kaj trafika infrastrukturo kaj kunlaboro en industria produktkapablo estis rapide antaŭenigitaj. Ĉina ambasadoro al Pakistano Yao Jing diris ĵaŭde dum intervjuo kun ĉinaj mediatoj, ke disvolvado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro devas esti profundigita por certigi, ke ĝiaj atingoj funkcios kiel movforto por kreskigi la pakistanan ekonomion kaj profitigi popolojn de ĉirkaŭaj regionoj.

La ĉina ambasadoro havis intervjuon kun raportistoj antaŭ la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Li diris, ke konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro kiel pionira projekto de la iniciato Zono kaj Vojo, kiun proponis prezidanto Xi en 2013, atingis rimarkindajn rezultojn.

Yao diris, ke efektivigo de iuj projektoj estas la komenco de konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, kaj pli grave estas turni tiujn projektojn en movforton por la ekonomia disvolvado de Pakistano. Li aldonis, ke tio bezonas longtempan procezon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin