Novaĵoj (Aprilo 19)

(GMT+08:00) 2019-04-19 17:34:21     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi montris direkton por interreta konstruado; Gvidantoj de Rusio kaj la KDPR renkontiĝos antaŭ fino de aprilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 19an de aprilo 2016, prezidanto Xi Jinping prezidis simpozion pri interreta sekureco kaj popularigo de informadika teknologio kaj faris gravan paroladon.

Xi dirs, ke Ĉinio devas intensigi infrastrukturan konstruadon de informadika teknologio, plenforte antaŭenigi profunde integritan disvolvadon de interreto kaj la reala ekonomio, akceli la fluadon de teknologioj, fondusoj, talentuloj kaj materialoj per informa fluado, kaj ludi pozitivan rolon por ŝanĝi la reĝimon de ekonomia disvolvado kaj rearanĝi la ekonomian strukturon.

Xi emfazis, ke la koncepto de noviga, kunordiga, verda, malferma kaj kundivida disvolvado devas esti efektivigita dum la disvolvado de Interreto. Li diris, ke Ĉinio spertis rapidan disvolviĝon de Interreto, kaj grandaj atingoj estis akiritaj en sekureco de Interreto kaj popularigo de informadika tekniko, tamen ankoraŭ multaj problemoj devas esti solvitaj.

En la simpozio li aŭskultis la opiniojn kaj sugestojn de interretaj fakuloj, entreprenistoj kaj funkciuloj pri diversaj temoj, kiel ekzemple establo de sistemo de kernaj informadikaj teknologioj kaj fortigo de la desegnado de la supra tavolo por plibonigi teknikojn de interreta sekureco.

Xi ankaŭ instigis ĉi-rilatajn ĉinajn entreprenojn komenci sian internacian strategion kaj profundigi internacian kunlaboron kaj bonvenigis fremdlandajn interretajn kompaniojn, kiuj observas ĉinajn leĝojn kaj regulojn establi negocojn en Ĉinio.

Evidenta progreso estis farita en konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro en la lastaj jaroj de post la iniciato en 2013, precipe de post la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Pakistano en 2015. La projektoj de la haveno Gwardar, energio kaj trafika infrastrukturo kaj kunlaboro en industria produktkapablo estis rapide antaŭenigitaj. Ĉina ambasadoro al Pakistano Yao Jing diris ĵaŭde dum intervjuo kun ĉinaj mediatoj, ke disvolvado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro devas esti profundigita por certigi, ke ĝiaj atingoj funkcios kiel movforto por kreskigi la pakistanan ekonomion kaj profitigi popolojn de ĉirkaŭaj regionoj.

La ĉina ambasadoro havis intervjuon kun raportistoj antaŭ la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Li diris, ke konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro kiel pionira projekto de la iniciato Zono kaj Vojo, kiun proponis prezidanto Xi en 2013, atingis rimarkindajn rezultojn.

Yao diris, ke efektivigo de iuj projektoj estas la komenco de konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, kaj pli grave estas turni tiujn projektojn en movforton por la ekonomia disvolvado de Pakistano. Li aldonis, ke tio bezonas longtempan procezon.

La retejo de Kremlo ĵaŭde deklaris, ke rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝos kun la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un antaŭ la fino de aprilo.

La deklaro diris, ke Kim vizitos Rusion en la dua duono de aprilo laŭ la invito de Putin. La deklaro ne malkaŝis pli da detaloj.

La rusa ĵurnalo Izvestia citis parolojn de bone informita persono el la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en sia raporto, ke Kim vizitos Rusion en la venonta semajno, kaj rilata preparo estas farata.

En majo de 2018, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov transdonis leteron de Putin al la nord-korea flanko, kiam li vizitis Pjongjangon. Putin invitis Kim viziti Rusion en la letero.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde publikigis avizon, dirante, ke rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Igor Morgulov tiutage renkontiĝis kun Stephen Biegun, vizitanta speciala reprezentanto de Usono pri la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la demando de la Korea Duoninsulo, kaj ambaŭ konsentis daŭrigi kunlaboron kun ĉiuj rilataj partioj por solvi la duoninsulan demandon per politikaj kaj diplomatiaj vojoj kiel eble plej frue.

La usona ambasadorejo en Moskvo diris en sia deklaro, ke dum la renkontiĝo, Biegun kaj Morgulov diskutis pri duflankaj kontaktoj de Usono kaj Rusio kun la KDPR.

La retejo de Kremlo diris, ke rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝos kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la KDPR, antaŭ la fino de aprilo.

Laŭ la retejo de la rusa registaro, rusa ĉefministro Dmitry Medvedev ĵaŭde subskribis registaran rezolucion, malpermesante eksportadon de pertolo kaj rilataj produktoj al Ukrainio ekde tiu tago.

La rezolucio diris, ke la rusa flanko decidis malpermesi la eksportadon de pertolo kaj rilataj produktoj al Ukrainio. Krome, ekde la 1a de junio, parto de petrolo, petrolaj produktoj kaj karbono povos estis eksportita al Ukrainio nur post la aprobo de la ministerio pri ekonomia disvolvado. La rezolucio estas valida de post la publikigo.

Balotado de la indonezia prezidenta elekto finiĝis merkrede en kvieto. Nuna prezidento Joko Widodo kaj eksa generalo Prabowo Subianto ambaŭ deklaris sian gajnon de la prezidenta elekto ĵaŭde.

Widodo diris en Ĝakarto, ke laŭ la rezultoj de rapida kalkulado de 12 opinisondaj institucioj, li gajnis 54,5% da voĉoj. Li aldonis, ke li atendas la oficialan rezulton de la indonezia elekt-komitato, kaj esperas, ke la kalkulado de voĉoj estos finita kiel eble plej baldaŭ.

La libia registaro, subtenata de la UN, ĵaŭde decidis ĉesigi ĉian sekurecan kunlaboron kun Francio pro ĝia subteno al la orienta armeo, kiu provas transpreni Tripolon.

Ministro pri internaj aferoj Fathi Bashagha faris la instrukcion ĉesigi promeson al duflankaj sekurecaj interkonsentoj kaj trejnado kun Francio. Bashagha diris, ke la franca registaro subtenas la "krimulon Haftar, kiu kontraŭas legitimecon".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin