Gvidantoj de Rusio kaj KDPR konsiliĝos pri duflankaj rilatoj kaj regionaj demandoj

(GMT+08:00) 2019-04-20 12:02:10     Redaktoro:Yu

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris vendrede, ke rusa prezidento Vladimir Puntin okazigos vastan konsiliĝon kun la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un pri duflankaj rilatoj kaj regionaj demandoj dum renkontiĝo en tiu ĉi monato.

Rusaj mediatoj raportis, ke Peskov diris al raportistoj, ke gvidantoj de la du landoj konsiliĝos pri disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj diskutos pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj regiona kunlaboro. Li diris ankaŭ, ke pro la konsidero pri sekureco, la rusa flanko ankoraŭ ne publikigis precizan daton kaj lokon de la renkontiĝo inter la du gvidantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin