Usono volas plu traktadi kun KDPR pri sennukleigo

(GMT+08:00) 2019-04-20 12:17:12     Redaktoro:Yu

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris vendrede, ke Usono serĉos plu intertraktadon kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Tiutage en Vaŝingtano, Pompeo, usona aganta ministro pri defendo Patrick Shanahan, japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono, kaj japana ministro pri defendo Takeshi Iwaya ĉeestis kunvenon de la usona-japana komisiono pri sekureca konsiliĝo. Pompeo diris en komuna gazetara konferenco, ke Usono daŭrigos la premadon kontraŭ la KDPR por ke ĝi rezignu amasdetruajn armilojn, balistajn misilojn kaj rilatajn programojn kaj instalaĵojn, kaj efektivigos plu ĉiujn sankciojn kontraŭ la KDPR. Li aldonis, ke teamo de la Ŝtata Departemento gvidos plu la laboron de Usono pri intertraktado kun la KDPR por pusi atingon de la sennukleiga celo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin