Ĉinio volas antaŭenpuŝi rilatojn kun Malajzio por pli granda disvolviĝo

(GMT+08:00) 2019-04-20 12:41:27     Redaktoro:Yu
 Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris vendrede, ke Ĉinio volas puŝi rilatojn kun Malajzio realigi pli grandan disvolviĝon por pli multe profitigi la du popolojn.

Lu faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al demando koncerna al pozitivaj rimarkoj de malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad pri Ĉinio.

Estis raporto, ke malajzia ĉefministro Mahathir diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke rilatoj inter Malajzio kaj Ĉinio datiĝas jam de 2 000 jaroj, kaj Ĉinio neniam konkeris ilin. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio faris grandan kontribuon al la ekonomia kresko de la mondo, precipe al la disvolvado de evoluantaj landoj.

Lu diris, ke la ĉina flanko aprezas la rimarkojn de ĉefministro Mahathir. Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio, kaj ke baldaŭ ĉefministro Mahathir vizitos Ĉinion por ĉeesti la duan Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Lu aldonis, ke la ĉina flanko volas preni tion kiel oportunon por daŭrigi tradician amikecon, intensigi altnivelan komunikadon, serĉi kunlaboron kadre de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj puŝi la duflankajn rilatojn realigi pli grandan disvolviĝon, por pli multe profitigi la du popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin