Mararmea parado festos 70an datrevenon de ĉina mararmeo

(GMT+08:00) 2019-04-20 15:34:00     Redaktoro:Yu

Altranga mararmea oficiro Qiu Yanpeng, diris sabate en gazetara konferenco, ke mararmea parado memorfestanta la 70an datrevenon de fondiĝo de la mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo okazos en Qingdao kaj apudaj marregionoj kaj aerspaco en la 23a de aprilo.

Qiu, vickomandnto de la ĉina mararmeo, diris, ke pli ol 10 landoj, inkluzive de Rusio, Tajlando, Vjetnamio kaj Hindio, sendos preskaŭ 20 ŝipojn aliĝi al la parado.

Pli ol 60 landoj sendos delegaciojn ĉeesti la multlandajn mararmeajn okazaĵojn festantajn la datreveno, kaj pli ol 30 landoj inter ili sendos ĉefajn mararmeajn gvidantojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin