Decido de MOK pri Ĉinio ne estas venko por iu ajn partio

(GMT+08:00) 2019-04-21 12:56:55     Redaktoro:Yu

La Monda Organizo pri Komerco ĵaŭde publikigis sian decidon rilate la plendon de Usono kontraŭ Ĉinio pri ĝiaj rimedoj koncernaj al kvoto de tarifoj por importado de tritiko, rizo kaj maizo, opiniante, ke la rimedoj de Ĉinio estas netravideblaj kaj malobeas promesojn faritajn de ĝi ĉe la aliĝo al la Monda Organizo pri Komerco. Tamen la decido malakceptis la plendon de Usono, ke Ĉinio havas obligacion publikigi detalojn de distribuado de la kvoto.

Ĉinio ĉiam opinias, ke komercaj disputoj inter membroj de la Monda Organizo pri Komerco devas esti konvene solvitaj per disput-kvietiga mekanismo de la organizo. Ĝi aktive iniciatas procesojn por defendi la aŭtoritaton de la Monda Organizo pri Komerco kaj ankaŭ pozitive reagas al procesoj, respektas kaj efektivigas decidojn de la organizo.

Estas menciinde, ke la decido de la organizo pri la disputo inter Ĉinio kaj Usono pri komerco de agrikulturaj produktoj reliefigas ĝian gravan rolon en protekto de multflanka komerca regularo, sed ne estas venko por iu ajn partio de la kazo.

La multflanka komerca sistemo kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno ludas la pivotan rolon en disvolvado de la tutmonda komerco kaj konstruado de malferma monda ekonomio. La disput-kvietiga mekanismo estas rigardata kiel "juĝejo" pri komercaj disputoj, kaj ĝia celo estas protekti la ekvilibron de rajtoj kaj devoj de la membroj kaj garantii efikan efektivigon de la principoj kaj reguloj de la organizo.

La juĝo de ĉina-usonaj disputoj pri komerco de agrikulturaj produktoj estas nur kazo de la reago de Ĉinio al proceso. Ĉinio ĉiam volas preni traktadon de komercaj disputoj kun aliaj membroj ĉe la Monda Organizo pri Komerco kiel oportunon por reĝustigi kaj bonigi siajn rimedojn, altigi la nivelon de siaj promesoj, vaste konsiliĝo kun ĉiuj aliaj membroj, kaj antaŭenigi la reformon de la organizo por plifortigi la aŭtoritaton kaj efikon de la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin