Fermiĝis naŭa Pekina Internacia Filmfestivalo

(GMT+08:00) 2019-04-21 13:30:01     Redaktoro:Yu

Sabate fermiĝis la 9a Pekina internacia Filmfestivalo, kiu estis organizita sub la gvidado de la Nacia Filma Buroo kaj aŭspicioj de Ĉina Komunikila Grupo kaj la Municipa Registaro de Pekino. La ferma ceremonio okazis tiuvespere en la Ŝtata Produkta Bazo de Ĉina Filma Grupo. La dana filmo Bonŝanca Viro estis premiita kiel la plej bona filmo. László Nemes gajnis la premion por plej elstara reĝisoro pro sia filmo Sunsubiro. Greka aktoro Aris Servetalis akiris la premion por plej eminenta aktoro pro sia bonega ludo en la filmo Kelnero, dum la irana stelulino Forough Ghajabegli ricevis la premion por plej eminenta aktorino pro sia elstara rolado en la filmo Tehrano: Urbo de Amo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin