Novaĵoj (Aprilo 22)

(GMT+08:00) 2019-04-22 16:59:11     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj prezidanto kaj ĉefministro sendis kondolencajn mesaĝojn al Srilanko pro letalaj atakoj; Ĉinio festis la 70an datrevenon de sia mararmeo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉinaj prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang dimanĉe sendis kondolencajn mesaĝojn respektive al siaj srilankaj paraleluloj post ĉenaj eksplodoj en la lando.

Xi diris en sia mesaĝo al srilanka prezidento Maithripala Sirisena, ke li estis konsternita de la novaĵo pri la ĉenaj eksplodoj en Srilanko, kiuj kaŭzis morton kaj vundiĝon de multaj homoj. Xi diris, ke nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, li profunde funebras pri la viktimoj de la atakoj kaj esprimas sinceran kondolencon al la vunditoj kaj al la familioj de la viktimoj. Xi montris, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo firme subtenas klopodojn de la srilanka registaro por protekto de sekureco kaj stabileco de la lando.

En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al srilanka ĉefministro Ranil Wickremesinghe pro la atakoj.

Srilankaj aŭtoritatoj diris, ke pluraj eksplodoj, kiuj skuis Srilankon dimanĉe, mortigis 290 homojn kaj vundis pli ol 500 aliajn, kaj elirmalpermeso estis deklarita por la tuta lando.

Okazis ok eksplodoj en la tuta lando, kun ses eksplodoj en mateno kaj du posttagmeze. La elirmalpermeso estis efektivigita de la 6a horo dimanĉe posttagmeze gis la 6a horo lunde matene laŭ loka tempo

La srilanka registaro ankaŭ komencis provizoran malpermeson al sociaj komunikiloj por malebligi la disvastigon de falsaj informoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun hinda sekretario pri eksterlandaj aferoj Vijay Gokhale lunde en Pekino.

Wang diris, ke en la pasinta jaro de post la renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hinda ĉefministro Narendra Modi en la ĉina urbo Wuhan, rapide disvolviĝis la rilatoj inter la du landoj, kun senĉesa progreso de kunlaboro en diversaj kampoj. Li diris, ke inter la du flankoj estas pli da komunaj interesoj ol da diverĝoj. Fronte al la mondaj grandaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en cent jaroj, la du landoj devas fortigi solidarecon kaj kunlaboron, konservi la tendencon de sana kaj stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj, kaj protekti komunajn interesojn de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.

Gokhale diris, ke la hinda flanko volas subteni altnivelajn kontaktojn kun la ĉina flanko, akceli reciprokan komprenon, konsideri unu la alian pri zorgoj kaj antaŭenigi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo.

Kunveno okazis dimanĉe en Pekino por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la mararmeo de la Popola Liberiga Armeo, kiu falas en la 23an de aprilo.

Ĉeestantoj de la kunveno retrorigardis la mararmean disvolviĝon de preskaŭ nenio ĝis forta, resumis ĝiajn spertojn pri batalo, reformo, transformiĝo kaj preparo por milita agado, kaj rigardis al la brila estonteco konstrui ĝin en mondklasan mararmeon en la nova erao.

En la kunveno, armeaj unuoj kaj individuoj estis honoritaj pro elstara kontribuo al la disvolvado de la mararmeo. Pli ol 1 300 homoj, inkluzive de gvidantoj de organoj de la Centra Milita Komisiono, kaj reprezentantoj de la armeo, partoprenis en la okazaĵo.

Dimanĉe en Pekino, inaŭguriĝis la ekspozicio de aplikebla teknologio de amaskomunikiloj sub la internacia forumo pri novigo de disvastigo de la Zono kaj Vojo per la kvina-generacia reto kun superalta difino de 4K.

Reprezentantoj el amaskomunikiloj kaj mediataj institucioj de landoj kaj regionoj laŭ la Zono kaj Vojo rigardis kaj spertis progresintajn teknikojn kaj videajn ekipaĵojn de amaskomunikiloj.

Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, ĉeestis la inaŭguron.

Tiutage Ĉina Komunikila Grupo subskribis strategian kunlaboran interkonsenton kun la kompanio Huawei. Laŭ la interkonsento, la du flankoj faros ĉiuflankan kaj profundan kunlaboron per aplikado de la kvina-generacia telekomunika teknologio kaj la platformo de superalta difino de 4K kaj 8K.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroj de la Araba Ligo publikigis deklaron dimanĉe en Kairo, dirante, ke la membroj de la ligo malakceptas iun ajn interkonsenton, kiu agas kontraŭ internaciaj normoj, kaj oponas la tiel nomatan "jarcentan interkonsenton" planitan de Usono.

La deklaro diris, ke fondi sendependan palestinan ŝtaton sur la landlimo de 1967 kaj kun Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo estas la neforpreneblaj leĝaj rajtoj de la palestina popolo. La "jarcenta interkonsento" ne povas helpi al Mez-Oriento realigi longedaŭran kaj kompletan pacon, se ĝi ne povas protekti la leĝajn rajtojn de la palestina popolo.

La ministroj pri eksterlandaj aferoj reasertis doni financan subtenon al Palestino, kaj efektivigi la decidon adoptitan lastatempe en la pintkunveno de la Araba Ligo pri livero de 100 milionoj da usonaj dolaroj al Palestino en ĉiu monato por helpi al ĝi trakti politikan kaj financan premon.

La irana duonoficiala novaĵ-agentejo Tasnim raportis dimanĉe, ke la plej alta gvidanto de Irano, Ayatollah Ali Khamenei, tiutage anoncis, ke li nomumas Hossein Salami komandanto de la irana Islama Revolucia Gvardio (IRG) por sukcedi Mohammad Ali Jafari.

Salami, naskita en 1960 en la centra provinco Isfahan, aliĝis al la armeo en 1980 post eksplodo de la milito inter Irano kaj Irako, fariĝante membro de la Islama Revolucia Gvardio. Li estis vickomandanto de la gvardio.

La Islama Revolucia Gvardio estis fondita post la venko de la islama revolucio en 1979. Ĝi kaj la nacidefenda armeo konsistigas la armitajn fortojn de Irano. La kerna misio de la Islama Revolucia Gvardio estas protekti la islaman revolucian reĝimon.

La ukraina oficiala novaĵ-agentejo diris, ke la nacia elireja enketo montris dimanĉe, ke ukraina aktoro Volodymyr Zelensky gajnis la prezidentan elekton de la lando per la gajno de 73,2% de la voĉoj en la dua balotado.

La elireja enketo montris, ke entute 25,3% da ukrainoj voĉdonis por sia nuna prezidento Petro Poroshenko, dum 1,5% da voĉdonantoj ruinigis siajn balotilojn.

La rezulto de la dua balotado estos deklarita de la Centra Elekt-Komisiono antaŭ la 1a de majo, kaj la nova prezidento enoficiĝios eble en la 3a de junio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin