Ĉina Internacia Importa Ekspozicio fariĝis nova nomkarto de Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2019-04-30 22:19:35     Redaktoro:Ĝoja

Reprezentanto de azerbajĝana vinejo ricevis intervjuon.

La monde unua "flugipova aŭto", kora stimulilo en monera mezuro, roboto lerta en kunlaboro kun homoj ktp. kiuj aperis en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio donis profundan impreson al homoj. Post kelkaj monatoj malfermiĝos la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiaj karakterizaĵoj estos en ĝi? Nun ni prezentos ilin al vi.

La skalo estos pli granda. Laŭplane komerca ekspozicio de entreprenoj areos 300 mil kvadratajn metrojn, pli multe je 30 mil kvadrataj metroj ol tiu en la lasta jaro. Tial partoprenos pli da entreprenoj el la mondo.

Aperos pli da kreaj produktaĵoj. En la dua ekspozicio troviĝos zono por luksaĵoj kaj subĉieblaj ejoj por grandaj maŝinoj kaj veturiloj, aldoniĝos temoj pri AR/VR kaj vivtenado de maljunuloj. Ankaŭ amaso da entreprenoj unuafoje publikigos tutnovajn produktaĵojn kaj teknikojn en la ekspozicio.

La nivelo estos pli alta. Pararele okazos la monda baka konkurso en Azio nomata Pokalo Louis LESAFFRE, kiu estas titolita Olimpikoj de bakado. Tio estas nur eta ekzemplo pri pli alta nivelo.

Estos pli bona efiko. Post la unua ekspozicio oni atingis intencajn kontraktojn kun la sumo de 57,8 miliardoj da usonaj dolaroj. La ekspozicio fariĝis la granda scenejo por mondaj produktaĵoj, precipe produktaĵoj el mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, kiuj eniris la ĉinan merkaton.

Reprezentanto de azerbajĝana vinejo diris, ke la vinejo havas nur pli ol dekjaran historion kaj malfrue eniris en la ĉinan merkaton, ankoraŭ estis ne konata en Ĉinio. Antaŭ partopreno en la ekspozicio ĝia jara vendkvanto en la ĉina merkato estis nur ĉirkaŭ 120 mil boteloj. Post la partopreno, neatendite multaj komercistoj negocis kun la vinejo kaj la lastjara vendkvanto duobliĝis. Kurantjare li antaŭvidis, ke la jara vendkvanto estos ĉirkaŭ 300 mil boteloj, fakte la vendkvanto de la lastaj pli ol tri monatoj jam superis 120 mil botelojn, kio superis la antaŭvidon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin