Novaĵoj (Aprilo 23)

(GMT+08:00) 2019-04-23 16:31:55     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi sendis gratulan leteron al la unua kunveno de la Konsilio de la Novaĵ-Reto de la Zono kaj Vojo; la Sekureca Konsilio de UN forte kondamnas teroristajn atakojn en Srilanko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Pekino inaŭguriĝis la unua kunveno de la Konsilio de la Novaĵ-Reto de la Zono kaj Vojo. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la kunveno.

Xi diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo venas de Ĉinio kaj la ŝancoj kaj fruktoj apartenas al la mondo. La partoprenantoj klopodas konstrui la Zonon kaj Vojon en pacan, prosperan, malferman, verdan, novigeman kaj civilizacian vojon en la spirito de paca kunlaboro, malfermo kaj inkluziveco, reciproka lernado kaj reciproka profito.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis komunajn klopodojn por protekti la maran pacon kaj konstrui maran komunumon kun komuna estonteco.

Xi, ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum grupa renkontiĝo kun la estroj de fremdlandaj delegacioj invititaj al la multlandaj mararmeaj aktivadoj, festantaj la 70an datrevenon de la fondiĝo de la mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA).

Xi diris, ke oceanoj estas tre gravaj por la ekzistado kaj evoluado de la homaro, ĉar ili generas vivon, kunligas la mondon kaj akcelas evoluadon. Li diris, ke la blua planedo, sur kiu loĝas la homaro, ne estas dividita en insulojn per la oceanoj, sed estas kunligita per la oceanoj por formi komunumon kun komuna estonteco, en kiu homoj de ĉiuj landoj dividas feliĉon kaj malfeliĉon.

Xi diris, ke paco kaj trankvileco de la maro koncernas la sekurecon kaj interesojn de ĉiuj landoj kaj devas esti komune protektataj kaj alte ŝatataj. Li akcentis, ke Ĉinio plenumas politikon pri nacia defendo, kiu estas nature defenda, kaj rekomendas novan penson pri komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco. Li aldonis, ke ĉiuj landoj devas konsiliĝi kiel egaluloj, plibonigi la mekanismon de komunikado fronte al krizoj, plifortigi regionan sekurecan kunlaboron kaj akceli konvenan solvadon de maraj disputoj.

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de pli ol 40 lernantoj de la ĉinlingva klaso de la supera mezlernejo en North Niles de la usona ŝtato Ilinojso.

Li pacience respondis iliajn demandojn kun sincereco kiel ilia amiko. Li diris en la letero, ke lia laboro estas servi al la popolo. La laboro estas laciga, sed plezura. Li ankaŭ menciis, ke li kelkfoje vizitis Usonon. Tieaj belaj pejzaĝoj, afablaj homoj kaj multnacia kulturo profunde impresis lin, kaj li amikiĝis kun multaj lokanoj, inkluzive de junuloj.

Samtempe Xi laŭdis tiujn lernantojn pro ilia klara kaj regula skribformo kaj instigis ilin bone lerni la ĉinan lingvon. Li esperis, ke ili kontribuos por akceli amikecon inter la du popoloj, kaj diris, ke la juna generacio estas estonteco de la amikeco inter ambaŭ landoj.

Xi akcentis, ke interpopolaj interŝanĝoj estas bazo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. En la responda letero, li montris, ke la juna generacio estas estonteco de la amikeco inter la du landoj. Tio manifestas grandan gravecon donitan de li al la estonteco de ambaŭ landoj kaj la bonfarto de la du popoloj.

Li rimarkigis, ke la mondo spertas profundajn kaj komplikajn ŝanĝiĝojn, kaj ŝanĝiĝas ankaŭ la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinoj kun malferma sinteno pli multe komprenas Usonon, tamen nemalmultaj usonanoj rigardas Ĉinion ankoraŭ tra koloraj okulvitroj. Li diris, ke ju pli estas en tia situacio, des pli grava estas la rolo de interpopolaj interŝanĝoj. Li aldonis, ke la du flankoj devas akceli kontaktojn en diversaj kampoj, precipe komunikadon inter junuloj por forigi miskomprenon kaj realigi komunan gajnon.

Donitaĵoj lunde publikigitaj de la Ŝtata Forstokultura kaj Herbeja Administracio montris, ke en Ĉinio estas 11 800 diversaj naturaj rezervejoj, kiuj okupas proksimume 18% de la tera areo de Ĉinio kaj kovras 90% da specoj de nanura ekologia sistemo, 85% da bestoj sub la ŝtat-nivela protektado kaj 86% da protektataj plantoj en Ĉinio.

Ĉinio jam komencis konstruadon de sia sistemo pri naturaj rezervejoj. En la tuta lando estas starigitaj 10 provaj naciaj parkoj, 474 naciaj rezervejoj, 244 naciaj vidindejoj, 39 geologiaj parkoj kaj 71 naciaj specialaj oceanaj rezervejoj.

La Sekureca Konsilio de UN lunde publikigis deklaron, forte kondamnante serion da teroristaj atakoj en Srilanko.

La deklaro diris, ke tiuj atakoj estas abomenaj kaj malkuraĝaj agoj, kaj ke la membroj de la Sekureca Konsilio esprimas plej profundajn simpation kaj kondolencon al la familioj de la mortintoj kaj al la srilanka registaro kaj deziras al la vunditoj fruan resaniĝon.

La Sekureca Konsilio akcentis, ke efektivigantoj, organizantoj kaj sponsoroj de tiuj teroristaj atakoj devas esti severe persekutataj kaj portitaj al la justeco. Ĝi urĝis la internacian komunumon aktive konduki rilatan kunlaboron kun la registaro kaj ĉiuj rilataj aŭtoritatoj de Srilanko laŭ internacia leĝo kaj koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis marde, ke Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), baldaŭ vizitos Rusion laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin.

La raporto diris, ke dum la restado en Rusio, Kim interparolos kun Putin, kaj ke pro la konsidero pri sekureco, rilataj aŭtoritatoj ankoraŭ ne publikigis precizan daton kaj lokon de la renkontiĝo inter la du estroj.

En majo de 2018, kiam rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov vizitis Pjongjangon, li transdonis al Kim leteron de Putin, kiu invitis Kim viziti Rusion.

Kim estis reelektita kiel prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la KDPR la 11an de aprilo en la unua sesio de la 14a Plej Supera Popola Asembleo de la lando.

La Blanka Domo diris lunde, ke usona prezidento Donald Trump decidis ne plu publikigi imunecon de sankcioj, kiu permesas al tiuj ĉefaj importantoj daŭrigi aĉetadon de la irana petrolo, kiam ilia imuneco eksvalidiĝos komence de majo.

Deklaro publikigita de la Blanka Domo diris, ke ĉi tiu decido celas redukti la petrolan eksportadon de Irano ĝis nulo.

En la lasta novembro, la registaro de Trump renovigis la sankciojn kontraŭ la banka, prienergia kaj ŝipveturiga industrioj de Irano, kiuj estis nuligitaj laŭ la historia nuklea interkonsento pri Irano 2015. Samtempe, Vaŝingtono donis 180-tagan imunecon al la ok ĉefaj aĉetantoj de la irana petrolo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin