Novaĵoj (Aprilo 24)

(GMT+08:00) 2019-04-25 08:12:28     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun mozambika prezidento Nyusi; Srilanko okazigis nacian funebron por la viktimoj de la atakoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun mozambika prezidento Filipe Nyusi merkrede antaŭ la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kiu okazos de la 25a ĝis la 27a de aprilo en Pekino.

Xi bonvenigis Nyusi ĉeesti la duan Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kaj diris, ke dum la forumo gvidantoj de diversaj landoj diskutos pri akordigo de disvolvaj politikoj, infrastruktura konetiteco, daŭripova disvolvado kaj aliaj demandoj de komuna zorgo surbaze de la principo de komuna konstruado kaj kundivido por fari pli grandan kontribuon al la ekonomia kresko de la mondo kaj internacia kunlaboro. Xi rimarkigis, ke Mozambiko estas unu el la gravaj stacioj de la antikva mara silkvojo, kaj en la lastaj jaroj ĝi aktive partoprenis en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Nyusi dankis Ĉinion por ĝia helpo al Mozambiko en traktado de la katastrofo de tropika ciklono. Li diris, ke komuna konstruado de la Zono kaj Vojo utilas al kreskado kaj ekvilibra disvolvado de la monda ekonomio kaj estas tre grava por lia lando kaj Afriko. Li aldonis, ke Mozambiko gratulas la Ĉinan Popolan Respublikon okaze de ĝia 70a datreveno kaj volas profundigi la strategian partnerecon kun Ĉinio, intensigi kunlaboron en vastaj kampoj kaj konduki interŝanĝojn pri spertoj en ŝtata regado.

Prezidanto Xi Jinping merkrede sendis gratulan leteron al la fondiĝa kunveno de la Reto de Studoj pri la Zono kaj Vojo.

Xi diris, ke la disvolviĝo de historio, prospero de civilizacioj kaj progreso de la homaro estas strikte ligitaj kun la gvidado de progresintaj ideoj. Li montris, ke la iniciato Zono kaj Vojo originas de Ĉinio, sed apartenas al la mondo, kaj ĝi fariĝis malferma kaj inkluziva platformo por internacia kunlaboro kaj popularaj tutmondaj publikaj varoj, danke al la komunaj klopodoj de ĉiuj partioj.

Xi diris, ke pensfabrikoj formas gravan forton en la komuna serĉado de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter pensfabrikoj helpas profundigi reciprokan fidon, starigi konsenton, kaj antaŭenpuŝi la komunan serĉadon de la iniciato Zono kaj Vojo al pli alta nivelo.

Xi emfazis, ke la starigo de la Reto de Studoj pri la Zono kaj Vojo liveras gravan platformon al pensfarikoj de ĉiuj landoj por plibonigi interŝanĝojn de ideoj kaj liveri konsultiĝajn servojn al politikfarado. Xi esperis, ke la Reto de Studoj pri la Zono kaj Vojo profundigos akademiajn interŝanĝojn kaj produktos pli altkvalitajn rezultojn pri esplorado por kontribui al plibonigo de la komuna disvolviĝo de la Zono kaj Vojo kaj konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La srilanka registaro deklaris mardon, la 23an de aprilo kiel tagon de nacia funebro, duonhisante la nacian flagon ĉe registaraj kaj privataj organizoj, por funebri pri tiuj mortigitaj en ĉenaj eksplodoj, kiuj okazis en la 21a de aprilo kaj mortigis almenaŭ 320 homojn. Tiutage krizostato estis deklarita por la tuta lando.

La Preĝejo Sankt-Sebastiano je 50 kilometroj for de la ĉefurbo Kolombo estis plej severe trafita de atakoj. La preĝejo marde okazigis ceremonion por la mortintoj.

Tiutage en gazetara konferenco srilanka prezidento Ranil Wickremesinghe esprimis funebron pri la mortintoj. Li diris, ke atestoj montris, ke la atakoj estis ligitaj kun eksterlanda terorisma grupo, kaj la registaro fortigas sekurecgardajn rimedojn en la tuta lando kaj plenforte persekutas suspektatojn.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un ekiris al Rusio per privata trajno merkrede frumatene. Kim estas akompanata de altrangaj partiaj, ŝtataj kaj armeaj oficialuloj.

La novaĵ-agentejo diris marde, ke dum la vizito, kiu estas laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin, Kim okazigos intertraktadon kun la rusa prezidento.

La rusa novaĵ-agentejo ITAR-Tass raportis marde, ke Yury Ushakov, helpanto de la rusa prezidento, diris, ke ĵaŭde, la 25an de aprilo en la rusa urbo Vladivostoko, prezidento Vladimir Putin renkontiĝos kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Tio estos la unua eksterlanda vizito de Kim post la reelektiĝo kiel prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la lando ĉi-jare, kaj ankaŭ lia unua renkontiĝo kun rusa prezidento ekde 2011, kiam li enoficiĝis kiel la plej alta gvidanto de la KDPR.

La irana parlamento marde adoptis rezolucion etiketi trupojn de la Usona Centra Komandejo en Okcident-Azio kiel "terorisman grupon".

La iranaj leĝdonantoj faris la decidon por respondi al lastatempa agado de Usono, kiu difinis la iranan Islaman Revolucian Gvardion kiel "fremdlandan terorisman organizon".

La irana Gazetara Televido raportis, ke laŭ la irana leĝo, la Usona Centra Komandejo kaj la trupoj, organizoj kaj institucioj sub ĝia komando estas deklaritaj kiel terorismaj organizoj.

Laŭ la irana leĝo, liveri helpon, inkluzive de milita, informa, financa, teknika, eduka, administra kaj loĝistika, al tiuj trupoj por kontraŭi la Islaman Revolucion Gvardion kaj la Islaman Respublikon de Irano estas kunlaboro en terorisma agado.

Palestina ĉefministro Mohammed Ishtaye marde reasertis, ke la palestina flanko malakceptas la "jarcentan interkonsenton", kiun Usono proponis por solvi palestina-israelan konflikton.

Ishtaye epsrimis la oponon dum renkontiĝo kun usona senatano Ron Wyden en la urbo Rahm Allah en Cisjordanio. Li diris, ke Usono agnoskis Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo kaj decidis transloki sian ambasadorejon de Tel-Avivo al Jerusalemo kaj tranĉi helpon al Palestino, kaj ke la palestina flanko ne povas akcepti daŭrigon de tia stato.

Ishtaye aldonis, ke palestina-usonaj rilatoj devas esti distingitaj disde la paca procezo inter Palestino kaj Israelo. La paca procezo travivis multajn malfacilojn, kaj la usona registaro ne devas preni rimedojn de premado kontraŭ la palestina flanko, kiuj povas plu frustri ĝin.

La ukraina centra elekt-komisiono marde anoncis en sia retejo, ke fama aktoro Volodymyr Zelensky estis elektita kiel prezidento de la lando.

Laŭ definitivaj rezultoj publikigitaj de la centra elekt-komisiono, Zelensky gajnis 73,22% de la voĉoj dimanĉe en la dua balotado de la prezidenta elekto, dum nuna prezidento Petro Poroshenko akiris 24,45% de la voĉoj. 61,37% de la kvalifikitaj voĉdonantoj partoprenis en la balatado.

La 31an de marto, Ukrainio okazigis balotadon de la prezidenta elekto. Ĉar neniu kandidato gajnis pli ol 50% de la voĉoj, du kandidatoj, kiuj akiris plej multajn voĉojn, eniris la duan balotadon. Laŭ rilata leĝo de la lando, tiu, kiu akiros subtenon de simpla plimulto en la dua balotado, gajnos la elekton. La nova prezidento oficiale enoficiĝos antaŭ la 3a de junio por kvin-jara oficperiodo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin