Ĉina entrepreno famiĝis en pola infrastruktura kampo

(GMT+08:00) 2019-05-14 14:58:55     Redaktoro:Ĝoja

La ĉina entrepreno ENERGIO-ĈINIO (POWERCHINA) frue eniris alilandajn merkatojn. Du trionoj da ĝiaj negocoj rilatas al energio kaj infrastruktura konstruo, kaj ĝiaj internaciaj negocoj ĉefe troviĝas en landoj kaj regionoj ĉe Zono kaj Vojo, plejgrade kongruas kun la iniciato de Zono kaj Vojo. Pollando situas en la grava kruciĝo de la linio de Zono kaj Vojo, lastjare ENERGIO-ĈINIO finis kontraŭinundan konstrulaboron ĉe la rivero Orda en la urbo Wroclaw kaj ricevis diplomon pri finplenumo de kontrakto, tial ĝi estas la unua ĉina entrepreno, kiu glate finplenumis kontrakton kaj ricevis diplomon en la merkato de EU pri infranstruktura konstruo. Lastatempe raportistoj faris intervjuon al ENERGIO-ĈINIO pri ĝiaj konstruoj en Pollando, nun bonvolu aŭskulti detalan raporton.

La novigita kluzo

La urbo Wroclaw sudokcidente distancas al Varsovio je ĉirkaŭ 350 kilometroj kaj situas ĉe la rivero Orda. En 1997 la urbo suferis inundegon kaj preskaŭ 70% de areo de la urbo estis kovrata de akvo. En 2010 ankaŭ pro inundo mortis kelkaj homoj. Akirinte adjudikon de la kontraŭinunda konstrulaboro ENERGIO-ĈINIO dragis kaj plilarĝigis vojon de la rivero, reordigis la bordojn, novigis kluzon kaj konstruis novajn akvoenirejon kaj fiŝpasejon. Pro la vorko, grande fortiĝis la urba kapablo kontraŭ inundo, ankaŭ plibeliĝis la rivera vojo kaj aperis amaso da laborpostenoj por lokanoj. Kaj la nove konstruita kluzo ne nur rapidigis la trapason de ŝipoj, sed ankaŭ oportunigis laboron. Laboristo Jakub diris:

"Antaŭe ni mane funkciigis la kluzon, kio estis kaj peniga kaj temporaba. Post trejnado de la ĉina entrepreno nun mi nur per komputilo povas fini ĉiun laboron, estas pli oportune ol antaŭe."

En EU adjudikanto donas planon pri media administrado kaj ĉiu infrastruktura konstruo devas iri laŭ la plano. Direktoro de ENERGIO-ĈINIO pri plenumo de konstrulaboro en Pollando s-ro Zhang Zheng diris, ke rigora plenumado de la normo de EU pri media protektado estas la ŝlosilo por sukceso. Li diris:

"En niaj dokumentoj la unua estas plano pri media administrado. Adjudikanto donis al ni planon kaj sciigis nin kie vivas animaloj kaj plantoj, kiujn ni devas protekti. Kaj poste ni faris detalan esploron, dungis fakulojn aŭ ni mem fari planon pri protekto. Ekzemple adjudikanto sciigis nin kie troviĝas ĉina angeliko kaj sovaĝa aliumo, ni prezentis planon pri protekto de ili, kiu montras translokigo de ili al alia loko. Ankaŭ ni faros medi-kompenson pri vesperto, birdnesto kaj aglonesto."

La finplenumo de la vorko kontraŭ inundo ĉe la rivero Odra ege famigis ENERGIO-ĈINIOn en Pollando. Akva aŭtoritato de la urbo Wroclaw nomis ĝin "fidinda internacia entrepreno en Pollando". Pro la bona fameco kaj sperto ENERGIO-ĈINIO gajnis adjudikon de aliaj du konstrulaboroj pri akvokonservejoj, akiris sukceson sur la kampo de infrastruktura konstruo en EU kaj daŭre progresas. Zhang Zheng, direktoro de ENERGIO-ĈINIO pri projekto en Pollando, diris:

"Entrepreno devas esti fidinda. Por montri la fidindecon entrepreno devas plenumi kontrakton enorde. Se entrepreno senbride neplenumas kontrakton aŭ deklaras sin bankrotinta, do ne eblos sekva projekto. La plej granda gajno el la lasta vorko ĝuste estas finplenumo de la kontrakto. Tial lokanoj vidas, ke ja ĉina entrepreno finis sian devon kaj plenumis la kontrakton, kaj ili havas fidon pri ĉina entrepreno."

Kiam entrepreno estas fidata de lokanoj, la sekva laboro estos glata. ENERGIO-ĈINIO nun havas sperton, bonan longtempan kunlaborecon kun partneroj, ofte faras interŝanĝojn kaj trejnojn en socikvartaloj, tial altigis la figuron de ĉina entrepreno. Tio altiĝos konkur-kapablo de ĉinaj entreprenoj por eniri pli da merkatoj de EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin