Ĉinio kaj Belorusio aktive fortigas edukadajn kunlaborojn

(GMT+08:00) 2019-04-25 14:04:24     Redaktoro:Li

La 25an de aprilo en Pekino okazos la dua internacia kunlabora pintforumo de Zono kaj Vojo. Belorusio estas grava lando sur la ekonomia zono de la silka vojo. En la lastaj jaroj, Ĉinio kaj Belorusio gajnis grandan kunlaboran sukceson en kampoj de teknologio, edukado, kulturo, ktp. La jaro 2019 estas Ĉina-Belorusa Edukada Jaro, la du landoj okazigos riĉajn aktivadojn.

Kvankam Belorusio havas nur pli ol 9 milionojn da loĝantoj, tamen ĝi havas 51 universitatojn, en ĝi, multaj sciencaj kaj teknikaj studoj atingas avangardajn mondajn nivelojn, ekzemple medicinaj aparatoj, informa komunikado, nuklea energio, roboto, ktp.

Laŭ la decido de dulandaj registaroj, la jaro 2019 estas Ĉina-Belorusa Edukada Jaro. Kiel grava internacia interŝanĝa aktivado por efektivigi la iniciaton Zono kaj Vojo, en la venonta jaro, Ĉinio kaj Belorusio fortigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn en kampo de edukado.

La 17an de aprilo, Irina Starovoytova, la unua vicĉefministro pri belorusa edukado diris al ĵurnalistoj, ke en la jaro 2018, la du landoj kune celebris la 25-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj. En la pasintaj 25 jaroj, la dulandaj rilatoj stabile kaj rapide disvolviĝis ĝis la strategia amikeca rilato inter ambaŭ landoj stariĝis. Ŝi diris ankaŭ, ke ŝi esperas ke la ĉina popolo povos pluapaŝe koni Belorusion, koni la varmecon de belorusoj, la longan historion, riĉajn kulturojn kaj edukadan sistemon de Belorusio.

Nuntempe, la du landoj jam subskribis pli ol 350 interŝanĝajn interkonsentojn, sub la interkonsenta framo, la dulandaj universitatoj kune faros sciencajn studojn, interŝanĝos studentojn kaj konstruos sciencajn laboratoriojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin